Róbert Hegedűs [hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedüs Róbert, estas hungara kajakisto, olimpiano, sepfoja mondĉampiono, trejnisto, juristo.

Róbert Hegedűs
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1973 (1973-02-19) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Róbert Hegedűs[1] naskiĝis la 19-an de februaro 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Róbert Hegedűs akiris juran diplomon kaj depost sia aktiva sporta kariero li havis postenon en sportklubo. Baldaŭ li estis juristo en la ŝtata administracio.

Sporta kariero redakti

Róbert Hegedűs ekde 1982 estis kajakisto en sportklubo de Százhalombatta sur Danubo. Liaj sekvaj kluboj estis en sia naskiĝurbo inter 1990-2000, fine en Szeged. Li estis hungara ĉampiono 21-foje inter 1992-2002 duope aŭ kvarope. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1996 sen medalo, sed en mondĉampionumoj li estis la unua sepfoje inter 1997-2001 duope aŭ kvarope. Lia ofta partnero en kajako estis Vince Fehérvári. Iom post la aktiva sportvivo li estis trejnisto en Sud-Afriko.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti