Röderbach (Kleine Dhron)

La rivereta Kleine Dhron estas 28,6 km longa, orografie maldekstra flankrvero de la Dhron en la distriktoj Bernkastel-Wittlich und Trier-Saarburg en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Kleine Dhron
Kleine Dhron apud Bescheid
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Situo Hunsrück, distriktoj Bernkastel-Wittlich und Trier-Saarburg; Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 28,639 km
Fluo
Fonto ĉe la suda flanko de la monto Brommerkopf
- Alteco super marnivelo 608 m
Enfluejo ĉe Papiermühle en la rivero Dhron
- Alteco 151 m
Geografio
Trairataj lagoj Dhrontalsperre
vdr

Geografio redakti

La Kleine Dhron (malgranda Dhron) en la mezmontaro Hunsrück fontas en la nordorienta parto de Schwarzwälder Hochwald ĉe la suda flanko de la monto Bromerkopf (alteco 661,9 m) kaj nordokcidente de la monto Erbeskopf (alteco 816,32 m) sur alteco de 608 m super marnivelo. Tiu akvejo havas en la Topografa mapo 1:25.000 la nomon Röderbach. De ĉi-tie la rivereto fluas unue okcidentsudokcidenten. Post la enbuŝiĝo de la Thalfangerbach en Dhronecken la rivereto nomiĝas Kleine Dhron.

Plue ĝi fluas meandrante en vasta arko unue okcidenten kaj poste norden kaj nordorienten. Ĝiestas barita inter Büdlicherbrück kaj Dhrönchen (inter la enbuŝiĝoj de Bleschbach kaj Speinbach) (Dhrontalsperre). La lastajn kilometrojn la Kleine Dhron fluas nordorientene. Ĉe la domareto Papiermühle ĝi enbuŝiĝas je alteco de 151 m de maldekstre en la rivereton Dhron.

Sur sie 28,6 km longa vojo la rivereto transfluas altodiferencon de 457 m, kiu egalas al averaĝa deklineco de 16,0 ‰.

Flankriveroj redakti

Jen listo de la flankriveroj de Kleine Dhron de la fonto al la enfluejo.

nomo
(orografie situo)
longeco
(km)
akvokolekta
areo
(km²)
situo de la enfluejo enflueja
alteco
(m super marnivelo)
Hohltriefbach (maldekstre) 4,2 9,3 apud Hilscheid 454
Jakobsbach (dekstre) sude de Hilscheid
Gothbach (maldekstre) en Dhronecken
Thalfangerbach (dekstre) 6,7 17,1 en Dhronecken 375
Speicherbach (maldekstre) 5,5 11,0 post Dhronecken 358
Rotbach (dekstre) 2,3 1,4 apud Rauschmühle 345
Rasbach (maldekstre) 4,2 6,2 apud Rauschmühle 345
Bruderbach (maldekstre) 6,8 14,0 apud Burtscheid 336
Wolfsbach (dekstre) 3,0 3,7 post Burtscheid 328
Mühlenbach (dekstre) 4,4 6,6 apud Waldmühle 290
Krennerichbach (maldekstre) 3,7 5,9 post Waldmühle 290
Görzbach (maldekstre) apud Schönberg
Friedenbach (maldekstre) 2,7 2,5 post Bescheider Mühle 253
Spiesbach (maldekstre) apud Steinesmühle
Schastebach (maldekstre) 2,6 2,4 apud Steinesmühle 249
Mordbach (maldekstre) 3,7 5,0 apud Schneidemühle 242
Nothscheiderbach (dekstre) 4,7 4,7 apud Schneidemühle 242
Büdlicherbach (dekstre) 4,7 6,5 apud Bohnsmühle 241
Bleschbach (maldekstre) 0,8 1,5 apud Bohnsmühle 239
Speinbach (dekstre) 2,2 1,7 post Im Dhrönchen 176
Kohlbach (dekstre) 1,0 0,9 antaŭ Papiermühle (Neumagen-Dhron) 158

Akveja kvalito redakti

La Kleine Dhron estas parte grobmineraka, silikatriĉa mezmontara rivereto. La akveja kvalito estas indikita plejpare kiel forte ŝanĝita. Mallongaj parto, precipe en la supra parto ankaŭ este malgrave ŝanĝita. Forte ĝis complete ŝanĝitasj partoj troviĝas en la vilaĝoj kaj ĉe la baraĵlago Dhrontalsperre. De la fonto ĝis la enbuŝiĝo de la rivereto Thalfangerbach la akvokvalito estas nepoluita, poste apenaŭ poluita

Referencoj redakti