La RV Zeeleeuw estis, de 1999 al junio 2012, mara esplorŝipo posedita, prizorgita kaj funkcipretita de la ŝipekipa sekcio de la Administracio Akvovojoj kaj Maraj Aferoj ( AWZ ), Sekcio Medio kaj kaj Infrastrukturo de la Flandra Registaro [1][2]. La ŝipo estis mastrumita de la Flandra Instituto pri la Maro [3].

RV Zeeleeuw en 2007.

Pilotboato de 1977 al 1999, la RV Zeeleeuw estis rekonstruita por esploraj celoj. Ĝi havis multajn taskojn, inkluzive de monata vojaĝo al medi-mezurada staciono. La ŝipo ankaŭ estis uzita por studaĵoj pri la mediaj konsekvencoj de enmaraj ventmuelejoj. La ŝipo operaciis en la belgaj maraj akvejoj same kiel en la francaj kaj nederlandaj marbordaj akvejoj kaj en la Westerschelde ( Okcidenta Skeldo ). Ĝi nuntempe estas anstataŭita per la RV Simon Stevin.

Referencoj redakti

  1. Zeeleeuw Cruise Planning. Vliz.be. Alirita 2011-07-07.
  2. Zeeleeuw Cruise Planning. Vliz.be. Arkivita el la originalo je 2012-11-03. Alirita 2011-07-07.
  3. Pri VLIZ. Flandra Instituto pri la Maro. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita 2012-03-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita 2012-07-24.

Eksteraj ligiloj redakti