Radikala maldekstro de Israelo

politika tendenco

La radikala maldekstro de Israelo estas ofta terminego por individuoj kaj soci-politikaj movadoj apartenantaj al la maldekstra rando de la politika spektro en Israelo. Pro la ŝtata situacio kaj politiko en Israelo, la radikala maldekstro en Israelo havas kelkajn unikajn karakterizaĵojn krom ĝenerala identiĝo kun la radikalaj maldekstraj movadoj de aliaj en la mondo.

Protesto de Anarkiistoj Kontraŭ la Muro kune kun la Internacia Solidareca Movado, kie ili alligas sin al la apartiga barilo uzante metalajn kondukilojn.

En la militistara kampo, la plejparto el la radikala maldekstro en Israelo estas kontraŭ la plimulto da agoj de la militfortoj de Israelo (kiel la unua milito en Libano, la celmortigoj, la dua Libana milito, Operaco Fandita Plumbo, Operaco Ŝirma Marĝeno, ktp.) kaj aparte kontraŭ la plimulto da operacoj de IDF en Judeo, Samario kaj Gazao, kio manifestiĝas, krom per multe da kritiko kontraŭ IDF, ankaŭ per rifuzo servi en la okupataj teritorioj. Ili ankaŭ apogas amasan malkovron kaj internacian rekonon de la krimoj elfaritaj fare de individuaj soldatoj en IDF kaj de setlantoj kontraŭ palestinanoj, kaj nuligon de tio kion ili identigas kiel militarismon, rasismon kaj mizoginecon en la israelaj registaro kaj socio. Ankaŭ, la plejparto el ili subtenas la plenan civitanigon de militaj rifuĝintoj kaj migrantaj laboristoj, kaj kontraŭstaras ĉian aktivecon por deporti migrantajn laboristojn al ties denaskaj landoj.

Politike, la solvoj proponitaj de multo el la radikala maldekstro al la konflikto Israela-Palestina estas aŭ speco de duŝtata solvo, kie Israelo iĝus ŝtato de ĉiuj ĝiaj civitanoj kaj ĉesus esti juda ŝtato, aŭ dunacia ŝtata solvo.

Soci-ekonomie, ili tendencas subteni ekstremajn formojn de socialismo kaj speciale komunismo (kontraste al la modera maldekstro, kiu tendencas apogi ian socialdemokratian sistemon), kaj iuj subtenas formojn de anarkiismo.

La ideoj de la radikala maldekstro en Israelo ĝenerale kongruas kun ideoj de la radikala maldekstro en multaj aliaj landoj, kvankam la radikala maldekstro en Israelo emfaze celas la finon de cionismo kiel ideologia bazo por la ekzisto de Israelo, la sekularigon de Israelo, kaj la nuligon de ĝi kiel juda ŝtato iaspeca. Ofte israelaj radikalaj movadoj inspiriĝas de tiaj movadoj en aliaj landoj. Ekzemple, HaPanterim HaSĥorim aŭ la Israelaj Nigraj Panteroj, kies misio estis labori por socia justeco por sefardaj kaj mizraĥaj judoj, trovis inspiron kaj pruntis la nomon de la afrika-usona organizo Black Panther Party, ankaŭ kunlaborante kun iuj el ties aktivuloj, kiel Angela Davis.

La radikala maldekstro israela inkludas individuojn kaj kolektivojn. Multaj partoprenas en organizoj, kiujn la israela registaro malfavoras (ekzemple Bojkoto, Malinvesto kaj Sankciumoj), kondukante al polemiko kaj eĉ al klopodoj fari leĝojn kontraŭ ili. Kelkaj movadoj funkcias malgrandaskale, sed ankaŭ kelkaj politikaj partioj estas identigitaj kun ĝi, la plej eminenta el kiuj estas Ĥadaŝ.

Kontraste, la modera maldekstro subtenas cionismon, ne nepre kontraŭas la okupadon de palestiniaj teritorioj, ne nepre subtenas akcepton de ĉiuj serĉantaj azilon aŭ de migrantaj laboristoj, kaj tendencas subteni miksitajn ekonomiojn anstataŭ komunismo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo שמאל רדיקלי בישראל en la hebrea Vikipedio.