Radio Târgu Mureș
Radio Târgu Mureș (germane Radio Neumarkt, hungare Marosvásárhelyi Rádió) estas publikjura radistacio de Rumanio kovrante la sudorientajn distriktojn de Transilvanio. Sidejo radistacia estas Târgu Mureș. Programoj sendatas en la lingvoj rumana, germana kaj hungara. Ŝeful radistacia estas Mirela Moldovan, starto elsenda estis en marto 1958.
Radio Târgu Mureș | |||||
---|---|---|---|---|---|
radiostacio | |||||
Komenco | 2-a de marto 1958 vd | ||||
Geografia situo | 46° 32′ 21″ N, 24° 34′ 17″ O (mapo)46.53912513529624.57145023307Koordinatoj: 46° 32′ 21″ N, 24° 34′ 17″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Rumanio vd | ||||
Situo | Târgu Mureș | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Historio
redaktiFondiĝo estis en marto 1958. Timante ke regionaj stacioj povus esti tro memstaraj la diktatoro Nicolae Ceaușescu ordonis en 1985 ĝeneralan malpermeson. Reviviĝo venis en la 22.12.1989. Germanlingva elsendo okazas ĉiutage krom dimanĉe je la horo 21.00 kun ĉefa celgrupo inter la transilvaniaj saksoj. Dimanĉe okazas germanlingva programero antaŭtagmeze por 30 minutoj. La redakcio germanlingva konsistas el kvar personoj; la radistacio estas membro ĉe FunkForum, kolektivo de germanlingve elsendantaj stacioj en Rumanio, Hungario, Kroatio kaj Serbio al kiu aliĝis kelkaj partneraj stacioj de Deutsche Welle ankaŭ.
Antena Brașovului
redaktiTiu ĉi radistacio ja apartenas al Târgu Mureș sendante ĉiutage unu horon matene kaj malmatene en rumana lingvo.
Ricevebloj
redaktiMondskale ofertatas aŭskultado rekta perinterreta. Tradiciaj riceveblecoj ekzistas por la distriktoj Mureș, Harghita, Covasna kaj Brașov. Jen kelkaj frekvencoj:
Atente! La germanaj elsendoj aŭdeblas nur per mezondoj, eĉ ne interrete.