Radioondo

(Alidirektita el Radiondo)

Radioondo estas elektromagneta ondo en frekvenca skalo de kelkaj kHz ĝis 3 GHz (tiuj radiofrekvencoj, nomitaj RF, kovras la gamon de malaltaj frekvencoj, ekz. LF-j, al tiuj de la mikroondojn, kiuj respondas al ankoraŭ pli altaj frekvencoj).

Antenoj por transmisio de radio- kaj televid- programoj en Ĉeĥio.
Du ekzemploj pri uzo de radioodoj: malalta-frekvenca signalo (supre) estas modulata per radioondo,
laŭ AM (meze) aŭ FM (malsupre).

Radioondoj povas esti naturaj (ekz. kvazaroj) aŭ teknike produktitaj (radiofonio, radaro). Ili ne estas pruveblaj sen teknikaj helpiloj (detektiloj).

Radioondoj estas kutime uzataj en telekomunikado per modulado de portanta frekvenco per amplitudmodulado (AM) aŭ frekvencmodulado (FM) de transmisiata signalo.

Historio redakti

La ekzisto de la radioondoj - sur teoria bazo - antaŭanoncita de James Clerk Maxwell kaj poste eksperimente pruvita de Heinrich Hertz.