La radisimetrio (aŭ rotacisimetrio) estas formo de simetrio, ĉe kiu la rotacio aŭ speguliĝo de la objekto je certa angulo ĉirkaŭ rekto (rotaciakso aŭ simetriakso) rezultas, ke la objekto post speguliĝo aŭ rotacio kongruas kun si mem. Tiu akso iras tra la surfaca aŭ volumena gravitocentro de la objekto. Oni parolas de n-nombra radia aŭ rotacisimetrio, se rotacio de la objekto je 360°/n kongruas kun si mem. Ekzemple egallateraj trianguloj estas trinombre radisimetriaj kaj posedas simetriakson vertikale al la triangula ebeno kiu kongruas post rotacio de 120° kaj 240° .

oknombra turnsimetria kahelo en la Stugarta Zoologia-botanika Ĝardeno Wilhelma
radisimetrio: meduzaj simetriaksoj paralele al la bildebeno, simetrio tial apenaŭ videbla
radisimetrio: koralaj skeletoj; simetriakso vertikale al la bildebeno, la unuopaj skeletoj tial en la bildo radisimetriaj

Kelkaj objektoj kongruas post ajna angulo kun si mem, ekzemple cirklo, la globuso, kaj la cilindro aŭ la konuso. Tiun oni nomas rotacisimetrio. Se eblas rotacio je ajna angulo kaj ajna akso, tiel, ke la objekto ĉiam kongruas kun si mem, tiam oni nomas tion radisimetrio.

Ĉe la dudimensia projektado (bildo aŭ desegno) la radisimetrio restas, se la simetria akso staras vertikale sur la projekcia ebeno, tio do nur dependas de la rigardangulo (vidu la bildojn de meduzo kaj korala skeleto).

Ekzemploj por rotacisimetrio troviĝas interalie en la teĥniko (malta kruco, dentrado, ankro de elektromotorojn), en arto (kapiteloj) kaj la morfologio de vivaĵoj.

Biologio redakti

En biologio radisimetrio estas tri- aŭ plurnombra rotacisimetrio.

Radisimetriaj estas multaj kniduloj kaj la plej multaj ekinodermoj (pentasimetrio; kvinnombra). De la radisimetrio oni distingas la dusimetrion (2 simetriaj ebenoj; ktenoforoj), kaj la dulateran simetrion (unu simetria ebeno; duflankuloj).

En la botaniko radisimetrio estas relative ofte fenomono ĉe floroj. Jen kelkaj ekzemploj:

Oni parolas pri aktinomorfaj floroj kontraŭe al dusimetriaj floroj (korfloro, brasikacoj), kiuj havas 2 simetriajn ebenojn, kaj pri zigomorfajdorsiventraj floroj (orkidoj, lamiacoj), kiuj nur havas unu simetrian ebenon.

Vidu ankaŭ redakti