Radslavičky

Radslavičky (ankaŭ Malé Raclavice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Radslavice. Ĝi troviĝas 8,5 km norde de urbo Vyškov ĉe ŝoseo el Dědice ĝis Pustiměř. La vilaĝo situas sur montarpiedo de Drahana montetaro. Radslavičky estis memstara municipo ĝis la jaro 1950. Estas ĉi tie registritaj 37 adresoj. Daŭre ĉi tie vivas 94 loĝantoj (2021).

Radslavičky
vilaĝo
Zvonička Radslavičky.jpg
Malgranda sonorilejo el la jaro 2007
Oficiala nomo: Radslavičky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Administra municipo Radslavice
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Domoj 37 (2011)
Situo Radslavičky
 - alteco 375 m s. m.
 - koordinatoj 49° 19′ 30″ N 16° 59′ 31″ O / 49.32500 °N, 16.99194 °O / 49.32500; 16.99194 (mapo)
Katastro 0,87 km² (87 ha) Radslavičky
Loĝantaro 94 (2021)
Denseco 108,05 loĝ./km²
Fondo 1764
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 682 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Radslavičky
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Radslavičky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 0,87 km².

HistorioRedakti

Radslavičky estas fondita en la jaro 1764 kiel dominikala domaro. Dum la dua mondmilito en la jaro 1941 Radslavičky estis perforte forloĝigita pro la tn. "Vyškova pafekzercejo", sed post fino de la dua mondmilito en la jaro 1945 kaj post forŝovo de germanoj parto de la forloĝigita loĝantaro revenis.

LogantaroRedakti

Lokaj partoj (jaro de almembrigo al la municipo) 1791 1834 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj parto Radslavičky (antaŭe Malé Raclavice 1950) 97 187 229 234 260 236 267 267 231 129 145 111 95 96 85 117
parto Radslavice (antaŭe Velké kaj Hrubé Raclavice)   415 421 383 313 281 293 281
tuta municipo 97 187 229 234 260 236 267 267 231 544 566 494 408 377 378 398
Nombro de domoj parto Radslavičky 18 45 54 43 45 46 51 51 51 44 - 34 31 36 37 37
parto Radslavice   124 156 114 96 119 123 127
tuta municipo 18 45 54 43 45 46 51 51 51 168 156 148 127 155 160 164

MemorindaĵojRedakti

  • Malgranda sonorilejo el la jaro 2007 sur la loko de la devena kun sonorilo el la jaro 1800
  • Monumento al viktimoj de la militoj
  • Ŝtona kruco en vilaĝplaco nove rekonstruita en la jaro 2007
  • Ŝtona kruco en kampoj super la vilaĝo el la jaro 1844