Rafael Porlán

hispana poeto

Rafael PORLÁN y Merlo (Kordovo, 9-a de aprilo 1899 - Ĥaeno, 8-a de aŭgusto 1945) estis hispana poeto de la Generacio de la 27-a.

Rafael Porlán
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1899 (1899-04-09)
Morto 8-an de aŭgusto 1945 (1945-08-08) (46-jaraĝa)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Estante 19-jaraĝa li eklaboris en la Banco de España de Sevilo, dum li ekkunlaboras en La Semana Gráfica, Página kaj Lys. Baldaŭ aperis liaj unuaj noveloj: Bess Rivero, El manto escarlata kaj La primera de San Julián. Li estis kultura aktivulo; kontribuis al la fondo de la prestiĝa revuo Mediodía, fundamenta por la Generacio de la 27-a, kies sekretario li estis; li sekvis la famajn "greguerías" de Ramón Gómez de la Serna en aforismoj de Pirrón de Tarfía, publikigita en 1926 kiu povas esti konsiderata kiel memportreto de la propra Porlán mem.

Pli ol poemo propre dirite, li kultivis la poezian prozon de superrealista krestilo, same kiel faris ĉirkaŭ tiu epoko aliaj andaluziaj poetoj, kiel José María Hinojosa kaj Vicente Aleixandre. En januaro 1933 Rafael Porlán promociis en la banko kaj translokiĝis al Talavera de la Reina, kie li verkis gravan eseon pri Andaluzio, nome La Andalucía de Valera. Sekvajare li translokiĝis al Ĥaeno, kie li organizis babilrondojn kaj poezian aktivecon. En la 1930-aj jaroj aperis Primera y segunda parte de Olive Bardem, Mundo blanco y negro kaj La isla alegre, plenplena je ironio kaj romantikismo. Tre ordigita poemaro en versoj estis Romances y canciones, kiu similas al tiamaj verkoj de Pedro Salinas kaj Jorge Guillén.

Li malsaniĝis je tuberkulozo, kaj dum la Hispana Enlanda Milito li retiriĝis al Cazorla.

En 1997 oni publikigis du teatraĵojn de Porlán kiuj estis restintaj nepublikigitaj: nome Los amantes de Verona kaj El velo de Penélope, o lo que te digo te vuelvo a decir. La unua, pli etenda, estis verkita inter septembro 1939 en Ronda kaj februaro 1940 en Ĥaeno. En tiu, Porlán metas la rolulojn de "Romeo kaj Julieta" de Shakespeare en la 20-a jarcento. El velo de Penélope, verkita en Cazorla en julio 1938, kombinas filozofion, humuron kaj ironion.

Verkoj redakti

  • Pirrón en Tarfia, Sevilla, Col. Mediodía, 1926-1927.
  • Romances y canciones, Sevilla, Col. Mediodía, 1936-1945.
  • Poesías, Jaén, Col. Al verde olivo, 1948.
  • Siete sonetos y un romance inédito, Fernán Núñez, Jorge Huertas, 1993.
  • Poesía completa, Málaga, Col. El Paraíso Desdeñado, 1998.
  • Poesía y prosa. Manuel Urbano. Instituto de Estudios Giennenses, Diputación de Jaén, 1983.
  • Prosas de un novelista inacabado. José Luis Ortiz de Lanzagorta. Biblioteca de la Cultura Andaluza, Sevilla, 1986.
  • "El arpa y el bebé". Síntesis (Artes, Ciencias y Letras), Buenos Aires, 3a jaro, nº 28, septembro 1929.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Porlán en la hispana Vikipedio.