Malfermi la ĉefan menuon

Angelo Raffaele Tancredi (San Marco in Lamis, en suditala provinco Foggia, 19-an de aprilo 1878 - Napolo, la 12-an de januaro 1955) estis itala blinda esperantisto.

Scivola junulo en malriĉa familio, li fariĝis fervoja inĝeniero kaj trovis okupon ĉe la ŝtata fervojaro en Italio. Pro tasko ĉe laboro, ekstrema humideco igis lin malsana pro reŭmatismo kaj en marto 1910, konstatiĝis lia subita kaj definitiva blindeco. Jam antaŭ tiu tempo Tancredi aŭdis pri Esperanto kaj ties movado; sed nur tiam li konsciis la utilon ĉar ĝuste per la lingvo li povis ricevi helpon el eksterlando, kiun la tipaj kondukantoj de blindula intelekta mondo ne sciis oferti en lia lando. En 1914 li doktoriĝis pri filozofio kaj beletro. Jam en tiu jaro li sukcesis presigi la lernolibron de Cart en la itala, sed nur en 1930 li verkis kaj presigis en brajlo radikaron, kiu ankoraŭ nun estas uzata. Eksterordinare por blindulo en Italio, li sukcesis ricevi en 1914 provizoran katedron, poste konfirmitan de la instancoj. De tiam ĝis 1944, Tancredi ĉiam instruis en mezlernejoj. Internacie li estis vere konata ĉe universalaj kaj blindulaj esperantistaj kongresoj. Li estis en la estraro de UABE ĝis la Dua Mondmilito, altirante al si ĉies simpation. En la matematika kampo - precipe en la brajlonotacio - li ellaboris sistemon de li nomatan “Arit”. Aktiva en ŝakludo, li verkis ankaŭ italan gramatikon en Esperanto. La morto de la edzino en 1945 lin ĵetis en profundan izolecon, en la sekva jaro pligrandigitan de la forpaso de la filino, kun kiu li kunvivis, kaj de kreskanta surdeco. En lia lasta tago, paralizo lin atakis je la ellitiĝo kaj en la vespero li forpasis.

Eksteraj ligilojRedakti

Historio de la Esperanto-Movado Inter la Blinduloj, de Joseph Kreitz. Dua volumo, Tria Parto. Eldonis Esperanto-Blindulligo de Germanujo (EBLoGo), 1981