RAI - Radiotelevisione Italiana

ŝtata korporacio pri publika televida kaj radia servo en Italio
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn RAI (apartigilo) kaj Raï.

RAI − Radiotelevisione Italiana, aŭ pli simple RaiRAI estas akronimo de Radio Audizioni Italiane, kiu estis malnova nomo de la firmao (ŝanĝiĝinta jam en 1954, sed oni decidis lasi la malnovan akronimon). Ĝi estas la societo koncesie ricevinta la prizorgon de la publika televida servo en Italio. Temas pri la plej granda televida grupo en Italio kaj la kvina en Eŭropo [1]

RAI - Radiotelevisione Italiana
Radio Audizioni Italiane
emblemo
Rai Roma viale mazzini.JPG
negoco
Dum 1924 –
Fondodato 1924
Sidejo Romo
Lando Italio
Retejo Oficiala retejo
Jura formo società per azioni
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

RAI funkciigas multajn Digitajn kaj Satelitajn televidstaciojn kaj radiostaciojn, dissendante per cifereca surtera dissendo (15 televidkanalojn kaj 7 radiajn kanalojn tutlandajn) kaj plurajn satelitajn platformojn. Ĝi konkuras kun Mediaset, Sky Italia, kaj multaj aliaj naciaj aŭ lokaj televidoj kaj radioretoj.

RAI-elsendoj estas ankaŭ ricevitaj en najbaraj landoj, inkluzive de Albanio, Kroatio, Malto, Monako, Montenegro, San-Marino, Slovenio, Vatikanurbo kaj suda Svislando, kaj aliloke per kablo kaj satelito.

La duono de la RAI-enspezoj venas de la licencimpostojn, la resto de la vendo de la reklamad-spacoj.

En 1950, RAI iĝis unu el la 23 fondintaj dissendad-organizoj de la Eŭropa Dissenda Unio, la nuna Eŭropa Unio de Radio kaj Televido.

Eksteraj ligilojRedakti

  1. Rai - (itale) Lastaj novaĵoj pri RAI - Artikolo de la ekonomi-ĵurnalo 'Il Sole 24 Ore'