Rakedoj (sporto)

(Alidirektita el Rakedoj)
Tiu ĉi artikolo temas pri la historia sporta kategorio Rakedoj. Pri la sportilo rakedo, uzita ankaŭ en aliaj sportaj kategorioj, ekzemple teniso, tabloteniso, badmintono kaj skvaŝo, vidu apartan artikolon.

Rakedoj (angle Rackets, laŭ la usona angla Racquets, france Raquettes) estas historia endoma sporto ludata per rakedoj, kiu aparte konatis en Britio, Usono kaj Kanado komence de la 20-a jarcento kaj kadre de iusenca sporta nostalgiemo ankoraŭ praktikiĝas tie nuntempe de iuj, malmultaj, sportantoj. La sporto konsidereblas antaŭŝtupo de la nuna skvaŝo. Dum la Somera Olimpiko 1908 Rakedoj estis oficiala konkursa kategorio.

Rakedoj (sporto)
rakeda sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
R. P. Keigwin (dekstre) kaj AEJ Collins, la Rakedoj-teamo de la kolegio Clifton en Bristol (Britio), ĉirkaŭ la jaro 1902

Monda ĉampionumo redakti

La unua monda ĉampiono pri Rakedoj dum la jaro 1820 estis Robert Mackay el Britio. Daŭre okazas mondaj ĉampionumoj. La mondajn ĉampionoj ekde 1887 unuope vidu en la sekva listo.

Mondaj ĉampionoj ekde 1887 unuope redakti

  • 2005– Harry Foster (Britio)
  • 2001–5 James Male (Britio)
  • 1999–2001 Neil Smith (Usono)
  • 1988–99 James Male (Britio)
  • 1986–8 John Prenn (Britio)
  • 1984–6 William Boone (Britio)
  • 1981–4 John Prenn (Britio)
  • 1975–81 William Surtees (Usono)
  • 1973–4 Howard Angus (Britio)
  • 1972–3 William Surtees (Usono)
  • 1954–72 Geoffrey Atkins (Britio)
  • 1947–54 James Dear (Britio)
  • 1937–47 Donald Milford (Britio)
  • 1929–35 Charles Williams (Britio)
  • 1913–29 Jock Soutar (Usono)
  • 1911–13 Charles Williams (Britio)
  • 1903–11 J. Jamsetji (Barato)
  • 1887–1902 Peter Latham (Britio)

Referencoj redakti

  • Squires, Dick. The Other Racket Sports Nov-Jorko: eldonejo McGraw-Hill, 1978. ISBN 0-07-060532-7
  • Morys George Lyndhurst Bruce, Lord Aberdare. The JT Faber Book of Tennis and Rackets, Londono: eldonejo Quiller Press, 2001. ISBN 1-899163-62-X

Retaj ligiloj (ĉiuj anglalingvaj) redakti

Filmeto redakti

Vidu ankaŭ redakti