Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ramón Andreu BELLA aŭ katalune Ramon Andreu i Bella (Barberà de la Conca, 16a de Majo 1862 - Taragono, 5a de Decembro 1927), estis kataluna esperantisto, profesoro de Esperanto kaj stenografio. Li estis heredanto de gravaj terposedantoj de la komarko Conca de Barberà.[1] Pro familiaj malkonsentoj li translokiĝis al Madrido serĉe de laborposteno.[2]

Ramón Andreu
Ramon Andreu Bella, en 1912, 54-jaraĝa.
Ramon Andreu Bella, en 1912, 54-jaraĝa.
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1862 (1862-05-16)
en Barberà de la Conca
Morto 5-an de decembro 1927 (1927-12-05) (65-jaraĝa)
en Taragono
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li studis Beletrojn kaj probableme ankaŭ inĝenieradon. Instalita en Madrido, li laboros por la Municipo kaj ankaŭ en la Ateneo de Madrido. En 1899 Ramón Andreu gvidis la unuan publikan kurson de Esperanto en Madrido, en la sidejo de la Ateneo, kaj publikigis resumon de la esperanta gramatiko en la Revuo pri Stenografio kaj Fonetiko (1900). Baldaŭ poste sekvis aliaj kursoj, gramatikoj kaj vortaroj. Lernanto de tiu kurso en Madrido estis la tiam juna oficiro kaj sismologo Vicente Inglada Ors, kiu poste gvidos la unuan kurson de Esperanto en Barcelono, kaj estos unu el la plej gravaj esperantistoj de Hispanio.[3][4]

Li estis aŭtoro de Vortaro Esperanto-Hispana, Curso de la lengua internacional Esperanto, de Gramatiko kaj de vortaro Esperanto-kastilia-kataluna.[5]

En 1903, en Madrido dek tri personoj enskribiĝis en la “Internacia Esperantisma Movado”, inter kiuj la profesoroj Ramon Andreu kaj Joaquín de Arce y Bodega.[6]

Paralele al lia intereso por Esperanto, Ramon Andreu specialiĝis ankaŭ en stenografio kaj ties plibonigo. Prie li inventis kaj publikigis plinovigajn metodojn kaj kunlaboris en la “Revista de Estenografía y Fonética” (Madrido).[7]

Verkoj

redakti
  • Taquigrafía moderna: nuevo sistema taquigráfico / por Ramón Andreu, profesor del Ateneo de Madrid- Madrid: Imprenta y Tipografía de los Huérfanos, 1895.
  • Curso de lengua internacional Esperanto (Kurso de la lingvo internacia Esperanto), Madrid, 1901.
  • Gramática y vocabulario Esperanto-castellano-catalán (Gramatiko kaj vortaro Esperanto-kataluna), Madrid, 1901.
  • Diccionario taquigráfico: contiene 25000 palabras según el sistema llamado fonoquigrafía, Madrid : Lit. de A. Conejo, 1909.
  • ¿Cual es peor sistema de Taquigrafia Española?, Madrid, 1913.
  • Taquigrafía catalana: fonokideografía: sistema adaptado a varios idiomas, Madrid: Imprenta Costanilla de los Angeles, 1917.
  • Taquigrafía castellana catalana y francesa : fonokideografía : numeración y tipografía taquigráfica, Madrid: Impt. de P. Madueño, 1918.
  • Taquigrafía ecléctica rapidísima: según el sistema llamado fonokigrafía, Madrid: Impt. de G. Hernández y Galo Sáez, 1923.
  1. "Cal Guineu" de Barberà (Plaza, 1990, p. 129).
  2. Laŭ parola informo el la familio.
  3. Lupe Sanz Bueno: Historia del Esperanto en Madrid (dulingva eldono), Madrido, Esperanto-Liceo de Madrid, 1993, paĝo 49.
  4. Marco Botella, A.: "Esperanto en Katalunio". 1a eldono. BEC. 2005, p. 10. [1]
  5. Sanz, 1993, pp. 3-4; Poblet, 2014, p. 14
  6. Sanz, 1993, p. 4.
  7. Marco Botella, A.: "Esperanto en Katalunio". 1a eldono. BEC. 2005, p. 10. [2]

Bibliografio

redakti
  • Plaza Arqué, Carme: Història de Barberà a traves dels noms, Tarragona, Excma. Diputació de Tarragona, 1990, p. 129.
  • Sanz Bueno, Lupe: Historia del Esperanto en Madrid, Madrid: Esperanto-Liceo, 1993.
  • Poblet Feijoo, Francesc: Els inicis del moviment esperantista a Catalunya, Tarragona: Kea: Limaco, coop., 2014.