Ramiro Pinilla

hispana verkisto

Ramiro PINILLA García (Bilbao, 13a de septembro 1923 - Barakaldo, 23a de oktobro 2014) estis hispana verkisto. Li formis parton de la plinoviga tendenco de la hispana rakontaro starte en la 1960-aj jaroj. Ripetita temaro en liaj romanoj estas la situacio de la laboristoj enmigrintaj en Eŭskion kaj ties sociaj efektoj.

Ramiro Pinilla
Persona informo
Naskonomo Ramiro Pinilla García
Naskiĝo 13-an de septembro 1923 (1923-09-13)
en Bilbao
Morto 23-an de oktobro 2014 (2014-10-23) (91-jaraĝa)
en Geĉo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Ramiro Pinilla
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Kariero redakti

Li eklaboris kiel ŝipmakinisto kaj laboristo en gasfabriko. Dume li ekverkis rakontetojn por dorsoj de komerckartoj. En 1960, li ricevis la premion Nadal per Las ciegas hormigas, kaj li estis maldungita de la redakcio de la komerckartoj kun la ekskuzo celi al ekskluziveco. Li translokiĝis al Geĉo, kamparen, cele al izolado kaj verkado for de la ĉeftendencaj komercadoj pere de la memeldonado, tra Libropueblo (popollibro), eldonejeto fondita de li mem, sed kio lasis lin ekster la kulturaj kaj komercaj etosoj.

Ekde kiam li iĝis finalisto de la premio Planeta en 1971 per sia romano Seno, Pinillas publikigis Recuerda, oh recuerda (1974), Primeras historias de la guerra interminable (1977), La gran guerra de Doña Toda (1978), Andanzas de Txiki Baskardo (1980), unuan volumin de Verdes valles, colinas rojas (1986), Quince años (1990) kaj Huesos (1997).

Poste li publikigis jam per elstara eldonejo, Tusquets, sian premiitan trilogion Verdes valles, colinas rojas, kiu temas pri la ĵusa historio de Eŭskio kaj precize de Geĉo, konsiderata ofte lia majstroverko. Li verkis ĝin dum 20 jaroj kaj en ĝi li aperigas kaj rolulojn kaj faktojn jam aperintajn en Andanzas de Txiki Baskardo.

Verkoj redakti

Romanoj redakti

  • Misterio de la pensión Florrie (1944, laŭ pseŭdonimo Romo P. Girca)
  • El ídolo (1957). Premio Mensajero
  • Soporte para una mesa (1959). Premio Mansilla.
  • Las ciegas hormigas (1960, eld. Destino, reeldonita en 2010). Premio Nadal kaj Premio de la Crítica
  • El héroe del Tonkin (1961)
  • En el tiempo de los tallos verdes (1969)
  • Seno (1971, eld. Planeta). Finalisto de la Premio Planeta.
  • El salto (1975)
  • Recuerda, oh, recuerda (1975)
  • Antonio B... "el Rojo", ciudadano de tercera (1977, reeldonita en 2007 kiel Antonio B. el Ruso, ciudadano de tercera)
  • Primeras historias de la guerra interminable (1977)
  • La gran guerra de Doña Toda (1978)
  • Andanzas de Txiki Baskardo (1979)
  • Verdes valles, colinas rojas, vol. 1 (1986, memeldonita en Libropueblo)
  • Quince años (1990)
  • Huesos (1997)
  • La estación de Getxo (1998)
  • Verdes valles, colinas rojas (2004-2005, eld. Tusquets). Trilogio komponita per:
    • La tierra convulsa (oktobro 2004). Premio Euskadi de Literatura en castellano (1º)
    • Los cuerpos desnudos (majo 2005)
    • Las cenizas del hierro (novembro 2005). Premio de la Crítica (2º) kaj Premio Nacional de Narrativa
  • La higuera (2006, eld. Tusquets)
  • Sólo un muerto más (2009, eld. Tusquets).
  • Los cuentos (2011, eld. Tusquets, rakontaro) Recuerda, oh, recuerda (1975) kaj Primeras historias de la guerra interminable (1977)
  • Aquella edad inolvidable (2012, eld. Tusquets). Premio Euskadi de Literatura en castellano (2º)
  • El cementerio vacío (2013, eld. Tusquets).
  • Cadáveres en la playa (2014, eld. Tusquets).

Eseo redakti

  • Guía secreta de Vizcaya (1975), cenzurita.

Bibliografio redakti

  • Ramiro Pinilla: el mundo entero se llama Arrigunaga (2015, Universidad de Deusto), kunord. de Mercedes Acillona.

Referencoj redakti



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ramiro Pinilla en la hispana Vikipedio.