Reĝa Biblioteko de San Lorenzo de El Escorial

La Reĝa Biblioteko de El Escorial, ankaŭ konata kiel la Eskorialala Sankt-Laŭrenca, estas granda renesanca biblioteko de Hispanio fondita de Filipo la 2-a kiu troviĝas en San Lorenzo de El Escorial, kiu estas parto de la heredaĵo de la Monaĥejo de El Escorial.

Reĝa Biblioteko de San Lorenzo de El Escorial
biblioteko
monastic library, main library [+]

LandoHispanio

SituoSan Lorenzo de El Escorial
- koordinatoj40° 35′ 22″ N, 4° 8′ 59″ U (mapo)40.5895-4.14964Koordinatoj: 40° 35′ 22″ N, 4° 8′ 59″ U (mapo) [+]

Estiĝo1565
Poŝtkodo28200 [+]

Reĝa Biblioteko de San Lorenzo de El Escorial (Madrido)
Reĝa Biblioteko de San Lorenzo de El Escorial (Madrido)
DEC

Reĝa Biblioteko de San Lorenzo de El Escorial (Hispanio)
Reĝa Biblioteko de San Lorenzo de El Escorial (Hispanio)
DEC
Map
Reĝa Biblioteko de San Lorenzo de El Escorial

Vikimedia Komunejo:  Library of the Monastery of El Escorial [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Monaĥejo de El Escorial, kie troviĝas la biblioteko

La kreado de granda biblioteko en Hispanio estis elpensaĵo de la reĝo Filipo la 2-a ekde 1556, sed li prokrastigis la projekton pro la konstanta translokiĝo de la hispana kortego. En tiuj datoj la reĝo komunikis al kelkaj el liaj asistantoj, kiel Páez de Castro, ke ili ekkolektu librojn por la fondado de reĝa biblioteko.

La unuaj libroj alvenis en la jaro 1565. Ili temis pri akirado de 42 kopioj de libroj jam ekzistantaj en la reĝa palaco.

Filipo la 2-a cedis al la Biblioteko de la Monaĥejo la riĉajn kodeksojn kiujn li posedis kaj por ĝia pliriĉigo li mendis la akiradon de la bibliotekoj kaj plej elstaraj verkoj kaj en Hispanio kaj eksterlande. Ĝi estis projektita de la arkitekto Juan de Herrera. Herrera ankaŭ okupiĝis pri la dizajnado de la bretaro kiun ĝi havas. Ĝi troviĝas en granda navo 54 metroj longa, 9 metroj larĝa kaj 10 metroj alta kun marmora planko kaj bretoj el noblaj lignoj detale dekoritaj.

Arias Montano ellaboris la unuan katalogon kaj elektis kelkajn el la plej elstaraj verkoj por ĝi. Ĝi havas pli ol 40.000 volumojn el eksterordinara valoro. En 1616 oni koncedis al ĝi la privilegion ricevi ekzempleron de ĉiu eldonita verkaĵo sed neniam ĝi rigore plenumiĝis.