Benito Arias Montano
Benito Arias Montano (Fregenal de la Sierra, 1527 - Sevilo, 1598) estis hispana humanisto, hebreisto, biologo kaj poliglota verkisto.
Benito Arias Montano | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Benito Arias Montano | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1527 en Fregenal de la Sierra | ||||
Morto | 6-an de julio 1598 (70-jaraĝa) en Seville city | ||||
Lingvoj | latina • hispana • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | historia universitato de Alkalao vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto bibliotekisto tradukisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Unuaj studoj
redaktiRealigis unuajn studojn en Sevilo, kie li interesiĝis per fiziko kaj medicino kaj, ĉefe por poezio, filozofio, lingvistiko kaj teologio. Tie restis ĝis 1548, kiam li translokiĝis al Alcalá de Henares por studi en ties universitato, ampleksigante konojn pri medicino, teologio, filozofio, klasikaj lingvoj (latina kaj greka) kaj la ŝemidaj lingvoj (araba, hebrea kaj siria).
Pastriĝo kaj retiriĝo en Alájar
redaktiLi pastriĝis kaj retiriĝis al Peña de Alájar (Onubo) por dediĉi sin tie al profunda studado de la Biblio.
Koncilio de Trento kaj Biblia Regia
redaktiPro famo de saĝa teologo en 1562 la episkopo de Segovio don Martín Pérez de Ayala kunportis lin al partopreno en la Koncilio de Trento kie li distingiĝis pro saĝeco. Reveninte en Hispanion, Filipo la 2-a nomumis lin sian kapelanon en 1566 kaj mendis la enorman verkon de la Poliglota Biblio (de Antverpeno), konata kiel Biblia Regia aŭ «Reĝa Biblio», de kies presado respondecis Christoffel Plantijn, membro de la sekto Familia Caritatis (familio de karitato), al kiu allogis la propran Arias Montano. La novaĵoj rilate al la Biblia Políglota Complutense kaj, rilate al la Vulgata, levis suspektojn de la Inkvizicio, kaj ĝi estis denoncita de León de Castro, kvankam ĝi finfine povis esti eldonita en Antverpeno en 1572. Arias korektis la interliniaĵojn de Sanctes Pagnino, kaj konstruis veran biblian tekstaron per multnombraj klarigoj pri la Masraho, pri hebreaj idiotismoj, pri arkaika lingvaĵo, pri pesunuoj, mezurunuoj kaj monunuoj, pri geografio de Palestino, pri arkitekturo kaj vestaro de judoj, pri kronologio ktp. Aliaj bibliaj verkoj liaj estis Komentarioj al la dekdu malgrandaj profetoj, al Josuo, al la Juĝistoj, al Jesajo, ktp. Li verkis ankaŭ poezian latinan version de la Psalmoj, laŭ la vera hebrea versio.
En El Escorial
redaktiInstalita definitive en Hispanio, li dediĉis sin al mendo de Filipo la 2-a nome la administrado de la biblioteko de la Monaĥejo de El Escorial. Tradukis al la latina la faman Itinerario de la granda mezepoka vojaĝisto hispanhebrea Benjameno de Tudela kaj komponis nombrajn verkojn pri la libroj de la Antikva kaj Nova Testamento, teologiajn traktatojn, filozofiajn kaj sciencajn, tradukojn de la hebrea kaj abundan poemaron en latina kaj kastilia. Amiko de la granda poeto Francisco de Aldana, kiu dediĉis al li faman Epistolo al Arias Montano; li verkis 9 volumenojn pri Antigüedades Judías (judaj antikvaĵoj) (1593) kiu temas pri nomoj ĥaldeaj, hebreaj, grekaj kaj latinaj kiuj aperas en la Biblio; elstaras la Dictatum Christianum, Rhetoricum libri IV, (1569); la Humanae salutis monumenta, kolekto de latinaj odoj dediĉitaj al bibliaj temoj bele ilustraciita de Crispin van de Passe, Hieronymus Wierix, Pieter van der Borcht, Pieter Huys kaj aliaj, kaj presita de Christoffel Plantijn, Antverpeno, 1571; la Liber generationis Adam (1593), la Hymni et saecula (1593) kaj la Naturae Historia (1594); en tiu lasta plinovigas biologion apartiĝante el la biblia klasigo de animaloj en akvaj, flugaj kaj surteraj kaj aldonante morfologiajn diferencojn pli komplikajn kaj sciencajn.
Retiro en Sevilo
redaktiEn 1584 li retiriĝis al Sevilo rezignante siajn ĉiujn postenojn en la kortego kaj aliajn honorojn. Tie li mortiĝis en 1598.
Bibliografio
redakti- Hänsel, Sylvaine, Benito Arias Montano. Humanismo y arte en España, Huelva, Universidad de Huelva, 1999, ISBN 84-95089-80-7
Eksteraj ligiloj
redakti- Biografio de Benito Arias Montano
- Alia Biografio de Benito Arias Montano Arkivigite je 2008-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio de la tradukisto Benito Arias Montano en PROEL
- Biografio de Arias Montano Arkivigite je 2011-07-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Benito Arias Montano hebreisto
- Benito Arias Montano biologo Arkivigite je 2009-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Verkoj de Benito Arias Montano ĉe la Biblioteca Virtual Cervantes
- Materialoj pri Benito Arias Montano
- Arias Montano Biblia 1571
- Verkoj de Benito Arias Montano en la Biblioteca Digital Hispánica de la Biblioteca Nacional de España