Reĝa arbaro
Reĝa arbaro (ĉeĥe: Královský hvozd, germane: Künisches Gebirge) estas geomorfologia distrikto kaj nordokcidenta terlango de montetaro Železnorudská hornatina. Temas pri karakteriza montardorso sur bohemiaj-bavariaj limoj leviĝanta super valo de rivero Úhlava, kiu oriente apartigas ĝin de Pancířský hřbet. La areo de distrikto estas 77,86 km².
Reĝa arbaro | |
ĉeĥe: Královský hvozd, germane: Künisches Gebirge | |
montaro | |
Oficiala nomo: Královský hvozd | |
Ŝtatoj | ![]() |
---|---|
Regionoj | Regiono Plzeň, Sudbohemia regiono |
Distriktoj | Distrikto Klatovy, Distrikto Prachatice |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Šumava |
Najbaras kun | Bavario (Germanio) |
Rivero | Úhlava |
Plej alta punkto | Jezerní hora |
- alteco | 1 344 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 10′ 06″ N 13° 11′ 08″ O / 49.16833 °N, 13.18556 °O (mapo) |
Areo | 77,86 km² (7 786 ha) |
Geologia konsisto | paragnejso, mika ardezo, granodiorito, kvarcito |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Jezerní hora enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() |
La plej altaj montoj
redakti- Jezerní hora (1344 m)
- Svaroh (1333 m)
- Ostrý (1292 m)
- Velký Kokrháč (1228 m)
- Špičák (1202 m)
- Malý Špičák (1189 m)
- Helmwald (1103 m)
- Hole (1100 m)
Historio de Reĝa arbaro
redaktiEn la historia senco Reĝa arbaro prezentis multe pli vastan administran tutaĵon kaj karakterizan limregionon, etendiĝanta de Svatá Kateřina ĝis Stodůlky kaj Staĥio. Ekde la tempoj de regado de Přemysl Otakar la 2-a ĝi estis konsisto de Reĝlando Bohemio kaj ĝi trairis tra pli signifa koloniiga ondo en la 16-a jarcento. La tutan regionon priloĝis la tn. reĝuloj, la gardantoj de limoj ekipitaj per apartaj rajtoj.