Reĝino Patrino

reĝino kiu estas patrino de nova reĝo kaj vidvino post malnova reĝo

La Reĝino Patrino (en la angla : Queen mother) estas titolo donita en monarkioj al la patrino de reganta monarko. Tiu ĉi titolo ofte venas de kombinaĵo de du atribuoj: ŝi estas "reĝino" kiel edzino aŭ vidvino de antaŭa reĝo, kaj samtempe ŝi estas la patrino de la nuna reĝo (aŭ reĝino). Se ŝi estas nur la patrino de reganta reĝo sed ne estis la edzino de reĝo antaŭe, ŝi ne rajtas al la titolo "Reĝinpatrino", kaj estas simple nomita "Patrino de la Reĝo". Se ŝi estis la edzino de antaŭa reĝo sed ne estas la patrino de la nuna reĝo, ŝia titolo daŭre estas "Reĝino" (kiel Reĝino Noor, la kvara edzino de Husejn, reĝo de Jordanio, kiu ne estas la patrino de reĝo Abdullah la 2-a).

La vidva patrino de reĝino Elizabeth la 2-a estis konata kiel Reĝino Elizabeth the Queen Mother (Reĝino Elizabeto la Reĝino Patrino).

La plej fama lastatempa portanto de ĉi tiu titolo estis Elizabeth Bowes-Lyon, patrino de la reĝino Elizabeth la 2-a de Britio kaj vidvino de reĝo George la 6-a. Ŝia plena titolo estis "Her Majesty Queen Elizabeth, The Queen Mother" (Ŝia Moŝto Reĝino Elizabeto, La Reĝino Patrino). Ŝi mortis pace en 2002 en la aĝo de 101, post akiri grandegan popularecon ĉe la brita publiko, plejparte dank'al ŝia morala subteno por la nacio dum Dua Mondmilito.

En 1952, kun la morto de reĝo George la 6-a en Britio, lia vidvino, Elizabeto, iĝis la patrino de la juna reĝino. La patrino de George 6-a, Reĝino Maria, iĝis, en efiko, la antaŭa Reĝinpatrino. Laŭ ŝia peto, ŝia titolo estis ŝanĝita al nur "Reĝino Maria". Ĝis la morto de reĝino Maria en la printempo de 1953, ekzistis tri reĝinoj en Britio: reĝino Elizabeto la 2-a - la reganta reĝino, reĝino Elizabeto la reĝino patrino, kaj reĝino Maria, la avino de la reĝino.

En Nederlando, aliflanke, la titolo "Reĝino Patrino" ne estas uzata: la reĝino Juliana abdikis la kronon por sia filino, reĝino Beatrikso, en 1980, kaj ekde tiam estas konata kiel "Princino Juliana". En 2013, reĝino Beatrikso faris la samon kiam ŝi abdikis la kronon por sia plej aĝa filo, reĝo Willem-Alexander, kaj ekde tiam ŝi estas fakte konsiderata la nura reĝinpatrino en la nuntempa mondo kiu estis reĝino en sia propra rajto kaj ne reĝino edzino.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo המלכה האם en la hebrea Vikipedio.