Reĝa Fabriko de Tapetoj (Hispanio)

La Reĝa Fabriko de Tapetoj, en hispana Real Fábrica de Tapices de Santa Bárbara, estas unu de la reĝaj fabrikoj por la produktado de luksaĵoj kreitaj pro la merkantilisma politiko de la hispana Klerismo. Ĝi estis fondita en la jaro 1720 fare de Filipo la 5-a, imite de la francaj reĝaj atelieroj kiuj sekvis la modelo de la Kolbertismo, post la interrompo de la importado de flandraj tapetoj post la Traktato de Utrecht, kiu havigis la pecojn destinitajn al la reĝaj dependaĵoj. Ekde 1889 ĝi estas en la kvartalo Pacifiko de Madrido, en konstruaĵo konstruita inter 1889 kaj 1891. En la aktualo ĝi plutenas la aktivecon por kiu ĝi estis kreita.[1]

La caza de la codorniz (La koturnoĉaso) estas unu de la kartonoj kiujn Goya donis al la Reĝa Fabriko de Tapetoj en 1775.
Ekstera fasado kaj kameno por la tinkturforno.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti