Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg
Situo ene de Germanio | |
---|---|
kaj pli detale ene de Baden-Virtembergo | |
La regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg - germane Region Schwarzwald-Baar-Heuberg - estas unu el 12 administraj regionoj en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi troviĝas ene de la distriktaro Freiburg, en la sudokcidento de la federacia lando.
La regiono konsistas el la distriktoj
Administra centro estas la urbo Villingen-Schwenningen.
La teritorio kovras areon de 2 529,02 kvadrataj kilometroj. Fine de septembro 2005 en la regiono vivis 489 257 loĝantoj. La averaĝa loĝdenso de la teritorio do estas 193 loĝantoj po km².
Geografie la teritorio ampleksas la orientan parton de la suda duono el la mezalta montaro Nigra Arbaro, la altebenaĵon Baar kaj la monton Heuberg kaj ĉirkaŭaĵo en la okcidenta parto de la mezalta montaro Schwäbische Alb. Sude la regiono je malmultaj kilometroj limas al la svisa kantono Ŝafhaŭzo.
Plej gravaj urboj (germane Mittelzentren) de la regiono estas
Eksteraj ligiloj
redakti- "Gewinnerregion" (regiono de gajnantoj) - oficialaj paĝoj de la regiono (germanlingvaj) Arkivigite je 2009-04-15 per la retarkivo Wayback Machine