Reĝlando de la du Sicilioj

(Alidirektita el Regno de la Du Sicilioj)

La Reĝlando de la du SiciliojReĝlando de ambaŭ Sicilioj, itale Regno delle Due Sicilie, napole Regno d’’e Ddoje Sicilie. sicilie Regnu dî Dui Sicili, estis reĝlando, kiu ampleksis la insulon Sicilio kaj la sudan parton de la itala duoninsulo. Ĝi ricevis tiun nomon dum la Viena Kongreso en 1816 kaj ekzistis ĝis 1860, kiam Giuseppe Garibaldi konkeris ĝin por la ekestanta Italio.

Reĝlando de la du Sicilioj
Plena origina nomo:
Regno delle Due Sicilie (itale)
Regno d’e Doje Sicilie (napole)
Regnu dî Dui Sicili (sicilie)
 Reĝlando de Napolo
 Reĝlando Sicilio
18161860 Itala reĝlando 

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
102,700 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
8.703.000 (en 1860; proks.)
itala (oficiala), napola, sicilia
Ŝtat-strukturo
Q15256289 piastro de Du Sicilioj
Inno al Re, it:Inno al Re
Estiĝo:
1816: Viena Kongreso, kunigo de du reĝlandoj
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando de Napolo Reĝlando de Napolo
Reĝlando Sicilio Reĝlando Sicilio
Postsekvaj ŝtatoj:
Itala reĝlando Itala reĝlando
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La regantoj de la du Sicilioj estis el la burbona dinastio. Antaŭ la Viena Kongreso la regno jam ekzistis kiel persona unio inter la du reĝlandoj de Napolo kaj de Sicilio. La du reĝlandoj havis komunan reganton kun kelkaj interrompoj jam ekde 1504, kaj kontinue almenaŭ de 1734, kiam Karlo la 3-a de Burbono eniris en Napolon. Kiel limlokon inter la du partoj oni konsideris la lumturon de Mesino; Sicilio nomiĝis "trans-lumtura", la duoninsula parto "cis-lumtura".

Post la konkero fare de Garibaldi, je la 21-a de oktobro 1860 okazis plebiscito, kiu decidis aliĝon al Italio. La partopreno en tiu plebiscito tamen estis tre malgranda, kaj la voĉdona sekreteco ne estis certigita.[mankas fonto]

La lasta reĝo, Francisko la 2-a, retiriĝis en ekzilon en Romo. Pri la historia esplorado ĉi-koncerna okupiĝas ankaŭ anoj de la Movado novburbona.

Reĝoj de Napolo kaj Sicilio redakti

Antaŭ la Viena Kongreso la regno jam ekzistis kiel persona unio inter la du reĝlandoj de Napolo kaj de Sicilio. (Nekompleta) listo de reĝoj de la du reĝlandoj:

Listo de reĝoj de la Reĝlando de la du Sicilioj redakti

Ĉiuj el la burbona dinastio.

En 1860 la Reĝlando de la du Sicilioj ĉesis ekzisti, kaj ekregis Giuseppe Garibaldi por la ekestanta Italio.