Religio estas grava parto de la usona kulturo, ĉar ene de la evoluintaj landoj ĝi estas unu el la plej religiemaj laŭ la enketo realigita al 44 industriigitaj nacioj, de Pew Global Attitudes Project, ĝi estas sekvata de Irlando laŭ graveco de la religio por iliaj civitanoj.[1]

Nacia Katedralo en Vaŝingtono.
"Bahaa Templo" en Wilmette (Ilinojo, Usono)

Laŭ la enketo la usonanoj regule ĉeestas la diservojn, komparata kun la 15% de la francoj, 7% de la britoj, kaj 25% de la judoj. Tamen. Usono estas malpli religiema ol multaj de siaj najbaraj landoj.

Politika Influado redakti

La politikistoj ofte parolas pri sia religio dum elektokampanjoj, kaj multaj eklezioj kaj elstaraj religiuloj estas tre aktivaj en la politiko. Tamen, por ne pagi imposton, la eklezioj ne devas oficiale apogi iun ajn kandidaton. Estas kristanoj kaj en la Demokrata Partio kaj en la Respublikana Partio, sed la evangeliaj kristanoj ĉefe apogas la respublikanojn, dume la laikoj apogas la demokratojn.

Ĉiuj prezidentoj de Usono estis blankuloj kaj protestantoj escepte de John F. Kennedy kaj la nuna prezidanto Barack Obama.

Religia mem-identigo de la adolta loĝantaro de Usono inter 1990 kaj 2001[1] Arkivigite je 2005-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
Ĉiuj kalkuloj post adekviĝo pro la neado je respondo, pasis de 2,3% en 1990 al 5,4% en 2001

1990 2001 Ŝanĝiĝo
en %
Nombra kreskado
laŭ %
Totalo de kristanoj 88,3% 79,8% -8,5% +5,3%
romkatolikoj 26,8% 25,9% -0,9% +10,6%
Aliaj kristanoj 61,4% 54,0% -7,5% +0,8%
Baptistoj 19,8% 17,2% -2,6% -0,4%
Metodistoj 8,3% 7,2% -1,1% -0,2%
Kristano - sen eklezio specifigita 4,7% 7,2% +2,5% +75,3%
Luteranoj 5,3% 4,9% -0,4% +5,2%
Presbiterianoj 2,9% 2,8% -0,1% +12,3%
Protestantoj - sen eklezio specifigita 10,0% 2,4% -7,7% -73,0%
Pentekostismo 1,9% 2,2% +0,4% +38,1%
Anglikanoj 1.8% 1.8% -- +13.4%
Mormonoj 1.5% 1.4% -0.1% +12.1%
Eklezio de Kristo 1.0% 1.3% +0.3% +46.6%
Kongregacia Eklezio/Eklezio Unuigita en Kristo 0.3% 0.7% +0.4% +130.1%
Atestantoj de Jehovo 0.8% 0.7% -0.1% -3.6%
Asembleoj de Dio 0.4% 0.6% +0.2% +67.6%
Evangelianoj 0.1% 0.5% +0.4% +326.4%
Eklezio de Dio 0.3% 0.5% +0.2% +77.8%
Adventistoj de la Sepa Tago 0.4% 0.4% -- +8.4%
Ortodoksuloj 0.3% 0.3% -- +28.5%
Aliaj kristanoj (malpli ol 0.3% po eklezio) 1.6% 1.9% +0.3% +40.2%
Entuto de aliaj religioj 3.5% 5.2% +1.7% +69.1%
Judoj 1.8% 1.4% -0.4% -9.8%
Sen specifa aparteno 0.1% 1.3% +1.2% +1,176.4%
Muzulmanoj 0.3% 0.6% +0.3% +109.5%
Budhanoj 0.2% 0.5% +0.3% +169.8%
Hinduoj 0.1% 0.4% +0.3% +237.4%
Unitaria Universalismo 0.3% 0.3% -- +25.3%
Aliaj (malpli ol 0.07% po ĉiu religio) 0.6% 0.7% +0.1% +25.4%
Sen Religio/Ateistoj/Agnosticuloj 8.4% 15.0% +6.6% +105.7%

Referencoj redakti

Ekteraj ligiloj redakti