Rememoroj de Esperantisto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Rememoroj de Esperantisto [1] estas libro verkita de Atanas Atanasov (ADA). Ĝi estas eldonita 85-paĝe en la jaro 1925, fare de Dimitr Tuĝarov en Tatar-Pazarĝik.

Rememoroj
de Esperantisto
Rememoroj de Esperantisto
Rememoroj
de Esperantisto
Aŭtoro Atanas Atanasov
Eldonjaro 1925
Urbo Tatar-Pazarĝik
Eldoninto Dimitr Tuĝarov
Paĝoj 85
vdr

Enhavo

redakti

La libro priskribas la unuajn tempojn de Esperanto en Bulgarujo, la agadojn kaj suferadojn de la unuaj pioniroj, precipe laboristoj kaj studentoj.

Recenzoj

redakti
 
 Rememoroj de ia persono! Oni ordinare atendas legi privatajn aferojn, privatajn travivaĵojn. Sed ne estas la samo kun la libro de nia konata samideano Ada. Okupinte gravajn postenojn en nia esp. organizaĵo, doninte multon por la esp. movado en nia lando, Ada travivis ĉiujn ĝiajn fazojn kaj periodojn. Jen kial, la „Rememoroj“ de Ada respegulas preskaŭ la tutan historion de nia movado en Bulgarujo. Pro tio ĝi prezentas grandan valoron por nia esp. literaturo. Sed tio, kio gojigas, estas la internaj kvalitoj de la libro. En bela perfekta esp. lingvo, flua kaj pure esp. stilo Ada rakontas „sincere kaj intime“ siajn travivaĵojn, kiuj estas ankaŭ travivaĵoj de multaj liaj kunagintoj, el kiuj multaj estas ankoraŭ vivantaj. Por ili la legado de la libro estos muta amika interparolo pri la karaj pasintaj tagoj de ilia esp. agado. Por la novaj esperantistoj ĝi estas tre interesa legaĵo, ankaŭ bona instruilo pri lingvo kaj stilo. 
— Zeze. Bulgara Esperantisto j06 n11-12 jul-aŭg 1925

Referencoj

redakti
  1. Stojan, Petro 1925 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5397, paĝo 446

Eksteraj ligiloj

redakti