EdE-D

René DUBOIS (dübüa), franco, komerca direktoro. Naskiĝis en la 16-a de septembro 1886 en Saint-Amand-les-Eaux (apud Valenciennes norda Francio). En 1906 li fondis E-grupon en tiu urbo, kaj en 1908 helpis fondi la Federacio de Norda Francujo. Redaktis kun Couteaux la revuon Vekiĝo. En 1921 estis unu el la reorganizintoj de la Federacio de la Pariza regiono. Li partoprenis en la fama "Verda Kato". De 1920 sekr. de la Pariza grupo kaj red. de la monata Paris-Esperanto. Li helpis al la organizo de la 10-a Universala Kongreso en Parizo, 1914. De 1925 franca reprezentanto en KR. Li redaktis en 1929 la konatan "Projekto Dubois", kiu celis la unuecon de la movado, kunfandante en unu solan Asocion la duspecajn sendependajn organojn (Naciaj Societoj kaj UEA). Dum la Pariza Kongreso la 4 aŭg. 1932 la KR adoptis laŭ lia propono la "Konvencion de Parizo", kiu nuligis la kontrakton de Helsinki. La ĝenerala Estraro elektis Komisionon por redakti la novajn statutojn; D. estis elektita prez. Ĉar la novaj statutoj ne kontentigis ĉiujn faktorojn, alia konferenco okazis en Ĝenevo en la 22-a de majo 1933. Tie interkonsento estas subskribita, kiu estis la bazo de la Interkonsento de Kolonjo. En tiu kvarjara diskuto D. ĉiam energie partoprenis. L. BASTlEN.