René Mesny

franca esperantisto

René MESNY (meni), franco, eksoficiro marista, profesoro ĉe la Supera Elektra Lernejo en Paris. Naskiĝis en la 19-a de julio 1874 en Brest. Laboras super teorio kaj aplikadoj de radio; altvalora scienculo, faris i. a. gravajn laborojn pri uzo de radio por determini la pozicion de ŝipo sur maro per mallongaj ondoj. Esperantiĝis 1902. Provis fondi Esperantistan Maristan Ligon, 1907- Komitatano de la Pariza Grupo. Prezidanto la „Radio-Club Espérantiste de France“. Kunlaboris en ,Internacia Scienca Revuo'. Redaktas la Esperantajn resumojn en la „Bulletin de la Société Française des Electriciens.“

René Mesny
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1874 (1874-07-19)
en Brest
Morto 8-an de junio 1949 (1949-06-08) (74-jaraĝa)
en Landunvez
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Mara Altlernejo
Okupo
Okupo esperantisto • militinĝeniero
Esperanto
Esperantisto numero 9797
vdr