Rennsteig de Breitungen

Rennsteig de Breitungen (germane: Breitunger Rennsteig) estas 16 km longa migradopado en Turingio, Germanujo. Temas pri flankaĵo de Rennsteig unuigante Turingian Arbaron kun la komunumo Breitungen ĉe la bordo de Werra-rivero. Ĝi nomatas de kelkaj ankaŭ Praa Rennsteig (Ur-Rennsteig) aŭ Brückner-Rennsteig laŭ la regionhistoriisto Georg Brückner. Li konsideris ĝin pro landlima situo kaj funkcio kvazaŭ natura kontinuigo de la granda Rennsteig.[1]

Breitunger Rennweg 01

Itinero redakti

 
Vido disde Rennsteig al la iama baziliko de Herrenbreitungen
 
Rennsteig de Breitungen, aliro sor al Vogelsberg-monto ĉe Trusetal
 
Apud la kastelo de Breitungen

Ekas la breitungen-a Rennsteig ĉe monto Dreiherrenstein am Großen Weißenberg (746.5 metroj) apud Ruhla, antaŭ ol ĝi krucas (724.4 metroj) Brotteroder-straton kondukante tra monto Unterer Beerberg (710.7 m), belvidejo de ĉe Questenstein (724.4 m), Rennwegskopf (729.6 m), Judenkopf (712.0 m) kaj ripozumejo kontraŭe al Hohe Klinge (531.2 m) alvale.

Laŭlonge de Bairodaer Landwehr (arĥeologia monumento landlimiga) oni atingas herbaran zonon kiu finiĝas en Bairoda. Ĉi-tie la pado separiĝas. La uesta ero kondukas nesurkovrite ĝis Wolfsberg-bieno de Bad Liebenstein (300.7 metroj) antaŭ alteniro al Kleine Wolfskuppe (446.3 metroj). La alia, eosta sekcio kondukas ĉ. du kilometrojn sur la landa ŝoseo L 1126 en la direkto de Trusetal antaŭ turniĝo suden (kie rekta sekvo de la vojindikilo estas iel tikla). Post aliaj 1,5 km rekunvenas ambaŭ sekciojn ĉe Kleiner Wolfsberg. Liberaerpejzaĝe kondukas la kresta pado ankoraŭ tra Saarkopf (426.2 metroj), Klausberg (398.9 m) kaj Vogelsberg (360.4 m) al la nordokcidenta urborando de Breitungen, kiu atingatas post transiro de subpasejo ĉe la federacia ŝoseo B 19 rekte ĉe Kastelo Breitungen.[2]

Markado redakti

Analoge al blanka Ro por Rennsteig kaj So por Rennsteig de Sallmannshausen portas la breitungen-a Rennsteig sur vojindikiloj blankan Bo-n.

Referencoj redakti

  1. Manfred Salzmann k.a.: Zwischen Ruhla, Bad Liebenstein und Schmalkalden. Berlin 1977, ISBN 3-05-000378-2, Breitunger Rennsteig, p. 73.
  2. Thüringer Landesvermessungsamt (eld.): Amtliche topographische Karten Thüringen 1:10.000. Landkreis Gotha, Wartburgkreis, Kreisfreie Stadt Eisenach (KD-serio, nr. 2), Erfurto 1999

Literaturo redakti

  • Roland Geißler: Wanderführer um Bad Liebenstein und den Inselsberg. Wanderungen und Radtouren zwischen Bad Salzungen, Ruhla, Eisenach, Trusetal, Brotterode und dem Rennsteig. Rockstuhl, Bad Langensalza 2007, ISBN 978-3-938997-79-6.

Eksteraj ligiloj redakti

50.8368410.40676