Georg Brückner

Johann Georg Martin BRÜCKNER (naskiĝinta la 31-an de oktobro 1800 en Schleusegrund-Oberneubrunn, mortinta la 1-an de julio 1881 en Meiningen) estis germana geografo kaj historiisto. Originante el la plej modestaj familiaj cirkonstancoj li iĝis instruisto ĉe la Realisma lernejo de Meiningen kaj kortega konsilisto.

Georg Brückner, historiisto kaj geografo

HistorioRedakti

 
Naskiĝdomo kun memorigtabulo

La talentojn de malriĉa barelfaristo malkovris la paroĥo kaj konvinkis la gepatrojn sendi la filon al la gimnazio de Schleusingen kie rektoris s-ro Walch. En oktobro 1821 li ekstudentis en Jena kiun urbon li atingis piedmarŝante. Tie li studis teologion, historion kaj filologion montrate intereson ankaŭ pri filozofio. Post fino de la studoj Brückner instruistis en lernejo de Karl Christian Wilhelm von Türcke, disĉiplo kaj amiko de Johann Heinrich Pestalozzi, en Klein Glienicke apud Potsdamo. Tuj li komisiisits pri la eduko de du princoj kurlandaj je la plej granda kontentigo de la gepatroj. La princoj frekventis poste armelernejon en Berlino. La berlinaj jaroj gravis por Brückner mem ankaŭ altlerneje kie li sekvis prelegojn de Schleiermacher kaj de Carl Ritter, pioniro de moderna geografio.

En 1831 Brücker iĝis estro de la - ekde 1829 de la gimnazio memstara - Burĝa lernejo de Hildburghausen. Lia direktoreco tiea bonegis; sekvis vokiĝon al Meiningen al la Realisma lernejo. Dum la hildburghausen-aj jaroj li ankaŭ komencis verkadon, ekz. legolibron por bazlernejanoj. Sekvis festskribaĵon okaze de la 400-a datreveno pri libropresarto. Elstaris la riĉe ilustrita kaj per tabeloj plibonigita geografia manlibro Handbuch der neuesten Erdbeschreibung (Hildburghausen 1837). En Hildburghausen tie la moderna eldonisto Joseph Meyer kiu ankaŭ pli malfrue restis grava por Brückner.

FamilioRedakti

La komencaj jaroj en Meiningen plisombriĝis per privataj aferoj. Lia unua geedzeco kun filino de la konata juristo Hieronymi restis seninfana kaj krome la edzino suferis pri psiĥa malsano. En 1846 li nuptis filinon de saalfeld-a superintendanto kun kiu li ĝuis id-edukadon (unu filo, unu filino) kaj hejman feliĉon. Lia bofratino estis la edzino de ŝtatkonsilisto Oberländer kio peris altvalorajn konstaktojn al la oficistaro. Lia filino, intelektulino, ne havis infanojn, dume la filo iĝis juristo kaj nuptis filinon de humurplena kortega kuracisto Domrich. Sur monteto Köpfchen, belvedero, muntitis memortabulo por li kiel verkisto de Meininger Landeskunde kaj de Henneberger Urkundenbuch.

La juna duko Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen) intencis flegadi edukadon kaj reorganizis Bernhardinum-gimnazion unue sub la astronomo Johann Konrad Schaubach, poste ekde 1835 sub Moritz Seebeck kaj Peter. Sekve Hildburghausen iĝis alloga por bonaj pedagogoj kaj interesataj lernantoj de ekstere. Preter gimnazio kreitis ankaŭ instituto kun pli praktika fakofertoj, Realisma lernejo. Je pasko 1841 vokitis Georg Brückner rektorece al ĝi; de li instruadotis la fakoj religio, historio, geografio, matematiko kaj germana lingvo. Li flegis partoprenigi la lernantojn por la esplorado de iliaj naskiĝurboj kaj hejmregionoj. Do kiam la verko Landeskunde des Herzogthums Meiningen (unua parto pri la ĝeneralaj cirkonstancoj de la Lando Meiningen, 1851; dua parto topografia de 1853) aperis - ĉiuj lernantoj, kolegoj kaj animzorgantoj kiuj estis donintaj kontribuaĵojn sentis sin kaj kunaŭtoroj kaj spertaj recenzantoj. Temis pri tiutempe furora libro; precipe la statistikaj tabeloj, kiajn oni nenie alie trovis, altvaloris. Al sobraj geografiaj nombroj aldonitis raportoj pri kutimoj, moroj kaj deziroj de la enloĝantaro. Eĉ politikistoj ŝatis tiun ĉi verkon por praktika uzo. La volo de Brückner retiriĝi pro sanecaj kialoj ŝokis. En la 31.3.1866 li rajtis pensiuliĝi instruiste, ne arkiviste. En majo 1866 li frekventis la kuracbanlokon Brokum.

Laŭ komisio de la reganta duko Reŭß (pli juna linio) eldonitis en 1870 duvoluma libro Landes- und Volkskunde des Fürstenthums Reuß j. L. kiu havigis la la verkinto ordenon sed tamen kvalite malpli bonis ol la analogaĵo pri Meiningen: por tio kulpis certe la maljuneco de la verkinto kaj la distanco al Gera. Sian multon da scioj kaj la talenton ravigi rakonti pri fremdpopolaj moroj evidentiĝis krome koncerne Amerikon je kio instigis lin la amiko kaj librovendisto Witter en Sankta Luiso.

La plej granda intereso de Brücker kuŝis tamen eble en la regionhistorio de Meiningen kaj Hennebergio: la ŝaton por Hennebergio liveris impresoj dum lia gimanzia vivo en la iama hennebergia ĉefurbo Schleusingen. De kvin lernejkronikoj havas la unua de 1843 konstruibuaĵo de Brückner pri hennebergia vortaro kaj la kvina de 1863 donas tristan biografion pri iu meiningen-a rektoro. En 1850 traktatas la linio de Poppo en la hennebergia grafaro. En 1855 li verkis pri la Rosenthal-monaĥejo (Sinnershausen/Hümpfershausen) de la Vilhelmanoj. Oni legas en 1862 pri la negativa rolo de la lasta hennebergia grafo Georgo Ernesto dum la civilaj ribeloj de Queienfald.

La bibliotekisto kaj arkivisto Ludwig Bechstein fondis en 1832 la Hennebergian historian societon (Hennebergischer alterthumsforschender Verein) kiun li estris ĝis 1859. Lin posteulis grafo de Liliencron, dume Brückner preferis transpreni la takson de kontinuigo de la en 1842 komencita hennebergia dokumentaro. En tiu ĉi funkcio Brückner eldonis la trian volumon de 1857 kaj la kvaran de 1861.

Intertempe Brückner estiĝis la posteulanto de Bechstein kiel arkivisto de la Hennebergia Ĝenerala Arkivo. Aperis en 1866 la kvina volumo. Sepa volumo en 1877 aperis ne plu en la nomo de la henneburgiaj historianoj ĉar Brückner intertempe ne plu estris pro sanecaj kialoj kaj aliaj malfacilaĵoj. Post la revolucioj de 1848/49 kaj kluba vivo ĝenerale lamis kaj incendio estis detruinta dokumentojn kaj finpresitaĵojn ĉe la eldoneja domo. Intereso publika pli estis pri la tumulta estanteco ol pri la estinteco. Honoran membriĝon li tamen volonte akceptis en 1878.

Brückner ankaŭ interesiĝis pri superkonfesia kunlaboro kaj fakiste amikiĝis kun la katedraldekano Franz Georg Benkert el Würzburg. Gravegis tiukuntekste ekz. la eseo Grimmenthal als Wallfahrt und Hospital pri la pilgrimado al Grimmenthal. Li ankaŭ faras altvaloran laboraĵon Schiller in Bauerbach pri Schiller en Bauerbach kaj skribas pri la paroĥaj historioj de Meiningen, Wasungen, Salzungen (1863) kaj Themar (1871). Nepresite restis biografio de la meiningen-a duko Anton Ulrich pri kies personeco Brückner entuziasmiĝis.

Malgraŭ ampleksa gamo da interesoj restis fokuso de Brückner pri aĵoj koncernantaj Meiningen. Ankaŭ lia gimnazio en Schleusingen tiutempe ankoraŭ nomiĝis Meininger Landesschule. Maljunaĝe li ankoraŭ planis ekdeĵori por Anhalt en la katalogigado de al Zerbst transportitaj arkivaĵoj. Ministro Anton von Krosigk ekkonis la talentojn de Brückner ke li provis engaĝigi lin pri novaj celoj. Definitiva malakcepto fare de la scienculo faritis en major 1875. Paralele li ankoraŭ verkis por la 8-a volumo de la hennebergia dokumentaro.

FontoRedakti

Art. "Brückner, Georg" fare de Wilhelm Germann, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 47 (1903), p. 278–283 (tie ĉi interrete)

VerkojRedakti

Elstara estas la graveco de Brückner fininte la plurvoluman dokumentaron Hennebergisches Urkundenbuch:

  • 3. Theil: Die Urkunden des gemeinschaftlichen Hennebergischen Archivs zu Meiningen von 1356 bis 1385, eldonis Georg Brückner, 1857
  • 4. Theil: Die Urkunden des gemeinschaftlichen Hennebergischen Archivs zu Meiningen von 1385 bis 1412, eldonis Georg Brückner, 1861
  • 5. Theil: I. Supplementband, eldonis Georg Brückner, 1861
  • 6. Theil, hrsg. von Georg Brückner, 1873
  • 7. Theil, hrsg. von Georg Brückner, 1877
  • Landeskunde des Herzogthums Meiningen Erster Theil (Die allgemeinen Verhältnisse des Landes). Brückner und Renner, Meiningen 1851 (Digitalisat). Represo 1851/2018, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-86777-735-3
  • Landeskunde des Herzogthums Meiningen Zweiter Theil (Die Topographie des Landes). Brückner und Renner, Meiningen 1853 (Digitalisat). Represo 1853/2014, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-86777-736-0
  • Landes- und Volkskunde des Fürstentums Reuß j. L. Köhler, Gera 1870. Represo 1870/2011, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-86777-150-4

En 1993 oni publikigis manuskriptan kolekton de Brückner.[1]

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. http://www.geschichtsverein-henneberg.de/textseiten/Publikationen/Sonder/s3.htm