Respektinda Loĝio Altuna

La historio de la Respektinda Loĝio Altuna datas el la 17a de majo 1932, kiam ekloĝis en Donostio la Respektinda Loĝio Altuna 15, sub la Obeo de la Granda Hispana Oriento, kaj ĝiaj tri lumoj estis José Julián Bellido y Rodriguez, kiel Respektega Majstro, Ricardo Vera Salas kiel Unua Gardisto kaj Angel Heras Maiz kiel Dua Gardisto. Ĉi tiu framasona loĝio estis aktiva inter 1932 kaj 1936, kiam estis fermita perforte per la naciisma armeo, en la komenco de la Hispana Enlanda Milito. La nomo de la Respektinda Loĝio Altuna 15 estis eble inspirita je Manuel Ignacio Altuna y Portu (1722-1762), elstara personeco kiu naskiĝis en la azkoitia palaco de Portu, impulsulo de la Baskongada Reĝa Socio de Landaj Amikoj, membro el la Gipuzka Kompanio de Karako kaj amiko de Rousseau.

Respektinda Loĝio Altuna
framasona loĝio
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Donostio
vdr

La Respektinda Loĝio Altuna 15 havis inter siaj membroj klerajn personojn el la donostia socio de tiu epoko, kiel la direktoro de la Meteologia Observejo de Igeldo, nome Mariano Doporto Machori, la fama germana fotisto Willy Koch, kiu ankaŭ estis germana konsulo en Donostio, tiu kiu estis urbestro en 1935, nome José Martínez Ubago aŭ la gvidanto de la respublika maldekstro Fermín Vega de Seoane, inter multaj aliaj.

Unu el la plej gravaj faktoj pri la mallonga historio de ĉi tiu loĝio, estis la kreaĵo kun la labortaj loĝioj la Zelée kaj L'Etoile de Labourd de la kontraŭfaŝisma loĝio Espartako, kreita en la vilaĝo de Bajono, sub la Obeo de la Granda Oriento el Francio. Estis Respektega Majstro Pinéde el la Zelée, kiel Unua Gardisto Laberrère el L'Etoile de Labourd, kaj la restantaj postenoj estis okupitaj el Altuna 15 membroj. La Espartako loĝio ludis gravan rolon post la komenco de la enlanda milito, ĉar bonveniĝis multaj hispanaj rifuĝintoj, ĉu framasonaj aŭ ne framasonaj. Nuntempe, la laboro kiu estis komencita per la Loĝio Altuna 15, daŭrigas valida por la Respektinda Loĝio Altuna 52, kiu apartenas al la Simbola Hispana Granda Loĝio, kiu komencis je la 2001 jaro, kaj heredis la nomon kaj la tradicion el la origina donostia loĝio. La Respektinda Loĝio Altuna 52 difinas sin kiel la "plej antikva el la donostia framasonaĵo", kaj estas liberala kaj nedogmema loĝio, kiu apartenas al la liberpensa, humanisma kaj progresema tendenca movada flanko. Estas miksita (ĝi bonvenigas kaj virojn kaj virinojn) kaj siaj renkontoj estas en Donostio unufoje monate, kaj faras siajn laborojn kune kun aliaj obeoj kunhavigaj framasonaj membroj kaj sekvas la Skotan Antikvan kaj Akceptitan Riton. Lastatempe, estis publikita libro kiu titolas "Luma Memoro" kiu kolektas la historion de la origina loĝio Altuna 15 kaj volas ripari la memoron kaj la bonan nomon de iliaj membroj.