Respubliko Minervo

eksa mikronacio en Pacifika Oceano

La Respubliko Minervo (angle Republic of Minerva) estis klopodo de mikronacio konsistinta el la Minervaj Rifoj. Ĝi estas unu el la malmultaj modernaj provoj por krei suverenan nacion sur la reakirita tero de artefarita insulo, nome en 1972. La arkitekto de ĉi tiu mikronacio estis lasvegasa agento de nemoveblaĵoj, milionulo kaj politika aktivulo Michael Oliver, kiu daŭriĝis al aliaj similaj provoj en la sekva jardeko. Litov-naskita Oliver formis fondaĵon nomiĝitan the Ocean Life Research Foundation (esperante: la Oceanviva Esplorfonduso) kiu havis konsiderindan financon por la projekto kaj havis oficejojn en Novjorko kaj Londono.[1]

Respubliko Minervo
Republic of Minerva

Detaloj

Detaloj
mikronacio
Bazaj informoj
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Politiko
Politika sistemo Libertarianismo
Sendependiĝo 1972
Ekonomio
Valuto USD
Esperanto-movado
Landa E-asocio Neniu
Map
vdr

La Respubliko Minervo anticipis libertarian socion "sen impostado, bonfaro, subvencioj, aŭ ajna formo de ekonomia intervenismo."

La 15-an de junio 1972, la reĝo Taufa'ahau Tupou la 4-a de Tongo, en deklaracio de Ŝtato, postulis por Tongo la suverenecon de la Minervaj teritorioj, kaj sendis ekspedicion al la rifoj. La flago de la minerva respubliko estis deprenita kaj la atolo poste estis aneksita fare de Tongo, konata en la tongana lingvo kiel Teleki TongaTeleki Tokelau. Tiu aneksado fare de Tongo estis rekonita je la Sudpacifika Forumo en septembro 1972. Dume, provizora Prezidanto Morris C. "Bud" Davis estis maldungita fare de fondinto Michael Oliver kaj la projekto estis prirezignita.

Notoj redakti