Revolucia Ribela Armeo de Ukrainio

ribelarmeo establita en 1917 de anarkiistoj kaj laboristoj en Ukrainio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la revolucia regado de anarkiistoj. Por informoj pri la kanto de JoMo, vidu la artikolon Maĥnovŝĉino (kanto).

La Revolucia Ribela Armeo de Ukrainio, ruse Махновщина, Maĥnovŝĉina, en Esperanto ankaŭ Maĥnovŝĉino[1], estis ribelarmeo establita en 1917 de anarkiistoj kaj laboristoj en Ukrainio, kies ĉefo estis Nestor Maĥno.

Revolucia Ribela Armeo de Ukrainio
flago
armearo
Komenco 1918 vd
Fino 1921 vd
Lando(j) UkrainioMaĥnovŝĉino vd
Ideologio

anarki-komunismo

Moto "Death to all who stand in the way of freedom for working people!"
Fondinto(j) Nestor Maĥno vd
Jura formo milico
vdr
Simon Karetnik, Nestor Maĥno kaj Fedir Ščus

La aŭtonoma organizado de la popolo de kamparanoj organizita de Maĥno, nomata laŭ li Maĥnovŝĉino aŭ Libera Teritorio, iom post la Oktobra Revolucio ampleksis areon de 280×250 km, kun 7 milionoj de loĝantoj. En ĝia suda rando troviĝis la haveno de Berdiansk, ĉe la Azova maro. En la centro de tiu areo troviĝis la urbo Gulyai-Polyé kun inter 20 kaj 30 mil loĝantoj, tradicie ribelemaj.

La loĝantoj luktis kontraŭ la rusaj ruĝa armeo (bolŝevika) kaj blanka armeo (kapitalisma). La blanka armeo estis fine venkita de la ruĝa armeo, kiu estis fondita kaj gvidita de Lev Trockij.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti