Rezső Pertorini [reĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pertorini Rezső estis hungara kuracisto, psikiatro, neŭrologo.

Rezső Pertorini [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1927 en Kőszeg. Li mortis la 19-an de aprilo 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rezső Pertorini abiturientis en benediktana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1951. Post siaj studoj li laboris en hospitalo en Budapeŝto, en 1955 li akiris plian diplomon pri psikiatrio, en 1958 pri neŭrologio. Li eklaboris en kliniko pri psikiatrio en 1958 en Debrecen, en 1963 li iĝis ĉefkuracisto ĝis sia morto en psikiatria hospitalo en Budapeŝto. Li kandidatiĝis en 1970. Li okupiĝis ankaŭ pri analizado de personeco de famuloj (Attila József, Lajos Gulácsy).

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Neurosisok a mindennapos orvosi gyakorlatban (1965)
  • Psychotherapia (1969)
  • Orvosi pszichológia a gyakorlatban (1976)

Fontoj redakti