Richard Cockburn Maclaurin

usona fizikisto

Richard Cockburn Maclaurin - naskiĝis la 5-an de junio 1870 en Selkirk, Selkirkshire, Skotlando, mortis en aĝo de nur 49 jaroj la 15-an de januaro 1920 en Kembriĝo - estis usona sciencisto, nome fizikisto kaj matematikisto. Li komence de la 20-a jarcento estis la prezidanto de la renoma Masaĉuseca Instituto de Teknologio. La instituto, kies unuaj konstruaĵoj en Bostono nur finiĝis dum la 1860-aj jaroj, fine de la 19-a jarcento tre kreskis kiel ankaŭ kreskis la grandurbo Bostono. Kiam la spaco iĝis ĉiam pli malsufiĉa, en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento gvide de Richard Cockburn Maclaurin estis novkreita universitata kampuso ĉe riverbordo en la bostona antaŭurbo Kembriĝo kiu estis tute libera.

Richard Cockburn Maclaurin
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1870 (1870-06-05)
en Selkirkshire
Morto 15-an de januaro 1920 (1920-01-15) (49-jaraĝa)
en Kembriĝo
Tombo tombejo Mount Auburn
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de AŭklandoSt John's College
Subskribo Richard Cockburn Maclaurin
Familio
Infano W. Rupert Maclaurin
Parencoj Kenneth MacLaurin Rudall
Okupo
Okupo fizikisto • matematikisto
vdr