Richard Grenell

usona diplomato

Richard Allen Grenell (naskiĝis la 18-an de septembro 1966) estis la usona ambasadoro al Germanio. Li estis antaŭe la plej longa servanta usona porparolanto ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Grenell ankaŭ servis nelonge kiel naci-sekureca porparolanto por Mitt Romney dum ties klopodo en 2012 iĝi prezidento de Usono, fariĝante la unua malkaŝe geja porparolanto de Respublikana prezidenta kandidato.[1][2]

Richard Grenell
Persona informo
Naskonomo Richard A. Grenell
Naskiĝo 18-an de septembro 1966 (1966-09-18) (57-jaraĝa)
en Miĉigano
Ŝtataneco Usono
Alma mater Evangel University • John F. Kennedy School of Government
Okupo
Okupo diplomatoparoladverkistoproparolanto • politika komentisto
vdr

En septembro 2017, Donald Trump nomumis Grenell kiel la usonan ambasadoron al Germanio.[3] Li konfirmiĝis de la Senato per voĉdono 56–42 la 26-an de aprilo 2018.[4] Li prezentis siajn legitimaĵojn al la Prezidanto de Germanio la 8-an de majo 2018.

En marto 2019 Wolfgang Kubicki, la deputita prezidanto de la Libera Demokrata Partio, petis, ke Grenell estu elpelita el Germanio, deklarante, ke "Ia usona diplomato, kiu agas kiel alta komisionestro de okupa potenco, devas lerni, ke nia toleremo ankaŭ havas limojn."[5] Carsten Schneider el la Socialdemokratia Partio diris, ke Grenell agas kiel "bubaĉo" kaj nomis lin "tuta diplomatia fiaskulo."

Referencoj redakti