Rick Allison

belga kantisto

Rick ALLISON, realnome Eric Vleminckx (naskiĝis la  17-an de julio 1964(nun 1964-07-17) (59‑jara) en Bruselo) estas belga muzikisto. Dank'al siaj irlanda kaj rusa devenoj, li rapide fariĝis dulingva. Li kreskis en muzikplena etoso kun sia patrino, pianistino, kaj sia patro kiu aŭskultis muzikon el la tuta mondo. Nur 15-jara, Rick fondis grupon kaj komencis produkti sin en bruselaj kaj ĉirkaŭaj kluboj.

Rick Allison
Persona informo
Aliaj nomoj Rick Allison
Naskiĝo 17-an de julio 1964 (1964-07-17) (59-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo kantaŭtoro
vdr

Frua kariero redakti

Rick daŭre produktis sin ĉie ajn, tamen sentis nepran bezonon "posedi" tekstojn kaj muzikojn. Li tiam fariĝis verkisto-komponisto. Dum tiu transira periodo, li inspiriĝis el diversaj artistoj kiel Jacques Brel, Elton John, Pink Floyd, Billy JoelJames Horner.

Sukceso alvenis en 1985 kiam li estis dungita de Studio Molière en Bruselo. Li renkontis multnombrajn famajn muzikistojn kaj rapide lernis profesion de produktisto, aranĝisto.

Decida renkontiĝo redakti

En 1987, li estis kontaktita de studio kiu produktis porinfanan muzikalon en POPB. Kiam li estis 26-jara, li revenis al Bruselo kaj komencis ludi en trinkejo nomita Le Crescendo. Tie li renkontis Lara Fabian kaj estis submergita de ŝia voĉo kaj ŝia interpreto de kanzono The Girl From Ipanema. Ŝi estis verkanta sian unuan albumon, kaj li proponis helpi ŝin. Ili ambaŭ forflugis al Kebekio.

Famo redakti

La duopo Lara Fabian - Rick Allison unue konatigis sin en Montrealo. Ne trovinte produkt-firmaon, ili kreis propran kaj kune verkis la unuan albumon de Lara, Lara Fabian. Tio estis triumfo. La albumo fariĝis ora kaj platina albumo.

La dua albumo de Lara Fabian, Carpe Diem, estis ankaŭ produktita de Rick Allison. Ili aperigis ĝin en 1994. Ekde 1995, ili denove eklaboris kaj kune verkis Pure. Ĝi estis albumo de konsekrado por Lara Fabian kaj li samtempe.

En 2004, li decidis aperigi unuan propran albumon, Je suis un autre. Tiu albumo montriĝis vera fiasko. Iom poste, li profesie apartiĝis de Lara Fabian kaj daŭre verkis por Chimène Badi. Li poste realigis unuan albumon de Magalie Vaé.

Diskografio redakti

Albumo redakti

  • 2003: "Je suis un autre"
  1. Je suis un autre
  2. J'irai
  3. Mais il y a toi
  4. Si tu es là
  5. Je n'ai que toi
  6. Je me pardonne
  7. Dis-moi
  8. Et voyager
  9. Si tu veux
  10. Si tu crois
  11. Rêve
  12. Rêve (acoustique)

Eksteraj ligiloj redakti