Riechheimer Berg estas monto kun alteco de 513.2 metroj situante je distanco de 10 km en la sudeosto de Erfurto, Germanujo.

Geologio redakti

Ĝi kuŝas sur konkokalka montaro de la nordokcidenta Ilm-Saale-tabulo kiu etendiĝas de Steiger-arbaro nordueste ĝis la valo de Ilm sudeoste. Temis pri la plej alta monto en la ĉirkaŭaĵo de 15 kilometroj kaj la plej alta en la Distrikto Weimarer Land. Ĝi estas sur la akvodislimo inter Unstrut kaj Ilm. Sur la orienta parto (ĉe Distrikto Ilm) kun disfluo tra Gera al Unstrut, estas la vilaĝo Elleben-Riechheim; oriente estas Hohenfelden. La montopinto estas arbara dume la uesta antaŭa regiono kun alteco de ĉ. 350 metroj estas agrikultura tereno. Tuj eoste apudas la buntgrejsa malebenaĵo de la arbara regiono de Tannroda. Ĉe la eosta flanko de la monto fontas Krummbach, kiu alportas la akvon al la proksima kaj ripozumcentra Hohenfelden-baraĵlago.

Geografio redakti

Temas pri landlimmonto, ĉar nuntempe estas tie la landlimo inter la Distrikto Ilm kaj la Distrikto Weimarer Land. Antaŭe tuŝis sin reciproke la uesta Duklando Saksio-Meiningen kaj oriente Saksio-Vajmaro-Eisenach. Tion dokumentas ankaŭ landlimŝtono de 1982 kaj du aliaj historiaj samaĵoj. La landlimo inter Meiningen kaj Vajmaro nove difinitis en la 1.1.1914 laŭlonge de la pintopado. Samtempe iĝis la iam separita vilaĝo Hohenfelden unuiĝinta setlejo vajmara. Por memorigi la iaman dividon oni metis kun aprobo de la ŝtata ministerio grandduka sur la ponto en la vilaĝo landlimŝtono.

Norden estas la landlimo inter la iama Reĝolando Prusio kaj la Grandduklando Saksio-Vajmaro laŭlonge de kampovojeto en la direkto de Schellroda kaj Klettbach; en distanco de ĉ. 2.380 metroj birdfluge estas abrupta kurbiĝo uesten kaj post aliaj 1225 metroj angulo norden. De tie, post kromaj 645 metroj atingeblas ĉe trilandintertuŝiĝ-ŝtono Erfurto.

Historio redakti

Ĉe la norda parto monta oni vidas la spuraĉojn de kalkŝtonekspluato malsrespektinta la pejzaĝon dum la GDR-tempo. Ekde 1895 ekzistas sur la monto samnoma gastejo. Ĝia kerno estas tipa mezturingia kamparandomo malkonstruita en Erfurto kaj rekonstruita tie ĉi laŭ mendo de gastejestro Hüther el Riechheim. La originalo servis en 1894 ĉe la meti-/industri-ekspozicio farite de Emil Schönau en Kranichfeld.[1]

Sude de la gastejo estas la Bismarck-monumento Riechheimer Berg. GDR-politikisto planis starigon de kontraŭaviadila defendosistemo supre, kio feliĉe ne plu realigitis.[2]

Dum la 1990-aj jaroj estiĝis ĉe la okcidenta deklivo de la monto granda setlejo de unu- kaj dufamiliaj domoj kio ege ene de mallonga tempo pligrandigis la enloĝantaron de Riechheim.

Flaŭro, faŭno kaj fremdultrafiko redakti

Ĉemonte hejmas la printempa adonido (Adonis vernalis). La monto kuŝas ene de la landprotektejo Mittleres Ilmtal (de Oettern al Kranichfeld). La orienta deklivo kaj la pli suda areo de Königsstuhl apartenas al la landprotektotaĵo FFH-Gebiet Riechheimer Berg-Königsstuhl. Riechheimer-monto, kion kelkaj karese nomas Thüringer Rigi, estas ŝatata ekskursocelo. Ankaŭ la ĉefa migradopado inter Jena kaj Eisenach kondukas supre ĉi tiu monto. Planatas norde kaj ueste de ĝi alttensia konduktlineo por ventenergi-transporto de la nordo de Germanujo al la sudo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Pfarrer Karl Leib: Heimatbuch des Landkreises Weimar, 1925
  2. FlaRaketenbrigade der NVA Sprötau