Risto Trifkoviĉ
Risto TRIFKOVIĈ (naskiĝis la 21-an de novembro 1924 en Goraĵde; mortis en 1992) estis bosnia novelisto, romanverkisto, literatura kritikisto kaj eseisto.
Risto Trifkoviĉ | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de novembro 1924 | |
Morto | 30-an de novembro 1991 (67-jara) | |
Lingvoj | serba [#] | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto • prozisto • literaturhistoriisto • kritikisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Li finis gimnazion en Goraĵde. De 1943 ĝis 1945 li partoprenis popolliberigan batalon. Post liberiĝo de la lando li laboris kiel ĵurnalisto kaj redaktoro. Li vivis kaj laboris en Sarajevo.
En Esperanto aperisRedakti
- Egoismo, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 81–85. Tradukis Jovan Zarkoviĉ.