La rivero Múrtigas, konata ankaŭ kiel rivero Múrtiga, aŭ simple la rivera en kelkaj lokoj estas rivero de Hispanio de 80,884 km[1] kiu naskiĝas en la fonto de la Dekdu Ŝprucoj,[2] en la vilaĝa centro de Fuenteheridos (Onubo), en la sierra de Aracena, ene de la Natura Parko de Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche. Enfluas ĉe Portugalio kaj al rivero Ardila kaj tiele ĝi estas subalfluanto de la rivero Gvadiano. Ĝiaj ĉefaj alfluantoj estas la riveroj Sillo kaj Caliente. Krome ĝi ricevas helpon de subteraj akvoj.

Rivero Múrtigas
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Portugalio
Regionoj Provinco Onubo
vdr
Naskiĝo de la rivero Múrtigas

Pasas ĝi tra la onubaj municipoj de Fuenteheridos, Galaroza, Jabugo (limo de la municipa teritorio), La Nava,[3] Cumbres Mayores (sudokcidenta pinto), Cumbres de San Bartolomé,[4] kaj Encinasola ;[5] kaj tra la portugala municipo de Barrancos.

La klimato estas mediteranea-kontinenta, kaj pro tio la akvokvanto prezentas fortajn oscilaĵojn interjarajn, kun minimumo somere kaj maksimumo vintre.

Disponas de du kontrolstacioj:[6]

Kodo UTM X UTM Y Nomo
04156 171084,00 4208100,00 Múrtigas - LA NAVA[7]
04919 171078,00 4212047,00 Múrtigas - MURTIGAS

Notoj redakti

  1. Gravaj riveroj kaj rojoj importantes. Hidrografia Institucio de Gvadiano. Konsultita la 29an de junio de 2009.
  2. Naskiĝo de la rivero Múrtiga. Fuenteheridos.org. Konsultita la 29an de junio de 2009.
  3. «Paĝo 917[rompita ligilo]» en Mapa Topográfico Nacional. Hispanio: Instituto Geográfico Nacional (2005). Konsultita la 29an de junio de 2009.
  4. «Paĝo 896[rompita ligilo]» en Mapa Topográfico Nacional. Hispanio: Instituto Geográfico Nacional (2002). Konsultita la 29an de junio de 2009.
  5. «Paĝo 895[rompita ligilo]» en Mapa Topográfico Nacional. Hispanio: Instituto Geográfico y Catastral (1946). Konsultita la 29an de junio de 2009.
  6. Retoj de kontrolo kvantitativoj. Confederación Hidrográfica del Guadiana. Konsultita la 29an de junio de 2009.
  7. Ficha de estación de aforos en río. 4156 Nava, La. Centro de Estudios Hidrográficos. CEDEX. Konsultita la 29an de junio de 2009.

Eksteraj ligiloj redakti