Riverparulio
La Riverparulio (Phaeothlypis rivularis) estas birdospecio de la familio de la Paruliedoj kaj genro Phaeothlypis, iame enmetita kun la ununura samgenrano en Basileuterus.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Riverparulio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phaeothlypis rivularis (Wied, 1821) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas je malaltaj niveloj ĉe akvo en arbaroj. Ties teritorio inkludas tri disajn populaciojn, kun unu (P. r. mesoleuca) en orienta Amazonio de Brazilo, Gujanoj, kaj suda kaj orienta Venezuelo, la dua (nomiga subspecio) en la Atlantika arbaro de sudorienta Brazilo, orienta Paragvajo kaj pleja nordorienta Argentino, kaj la fina populacio (P. r. bolivianus) en Yungas de Bolivio.
Tiu specio havas olivecajn suprajn partojn kun malhelbruna kapo kie videblas sablokoloraj superokula strio kaj pli svaga subokula strio videblas ĉefe subokule. La vango estas pli heloliveca kaj la gorĝareo blankeca dum la subaj partoj estas el blankecaj al sablokoloraj kun brunflava nuanco ĉe flankoj. La kruroj estas helflavaj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Phaeothlypis rivularis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.