Rizvigno (Vigna umbellata) estas plantspecio el la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). La tutmonde ne grava utilplanto estas parenca al la aliaj vignoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
rizvigno

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Vigno’’ Vigna
Specio: V. umbellata
Vigna umbellata
(THUNB.) OHWI & H.OHASHI
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastigo redakti

La sovaĝa formo de la rizvigno troviĝas en meza Ĉinujo kaj sudorienta Azio. sude de la Himalajo ĝis Malajzio. En la samaj regionoj ankaŭ la kulturformoj estas kultivataj. Hodiaŭ ĝi estas multe uzata en multaj tropikaj insuloj de la Pacifiko kaj en Afriko. La precipitaĵo povas varii inter 700 kaj 1700 mm.

Priskribo redakti

La rizvigno estas tre rapide kreskanta kaj frue maturiĝanta, unujara herba planto. Ĝi kreskas vertikale ĝis iom pendante kaj atingas kreskoalton de 30 ĝis 70 cm. Forte kreskantaj kultivarojo povas atingi 3 metrojn. La tigoj havas rigidaj, mallongaj blankaj haroj (triĥomoj). La folioj havas plej ofte 2 ĝis 15, malofte ĝis 37 cm longajn pedunklojn kaj tripartajn foliplatojn. La oblonge-ovalaj ĝis lancetaj folietoj havas longecon de 5 ĝis 10 cm kaj larĝeco de 2,5 ĝis 6 cm. La folirandoj estas plej ofte glataj. La flankaj folietoj povas esti trilobaj. La stipuloj havas grandecon de 8 ĝis 12 mm.

Grapolaj floraroj kreskas ĉe pedunklo de 5 ĝis 20 cm longeco, kiuj kreskis el la akseloj. Po kvin ĝis 20 floroj kreskas el un nodo. La brakteoj ĉe la bazo de la sepaloj estas 2,5 ĝis 3,0 mm longaj. La duseksaj floroj estas unusimetriaj. La plume jara kaliko longas ĉ. 4 mm kaj havas kvin 2 mm longaj kalikajn dentojn. La kvin petaloj estas helflavaj. La fleksigita „flago“ havas grandecon de 9 ĝ 12 mm. Ekzistas plej ofte mempolenigado.

La longa, svelt, senhara guŝoj havas longecon de 6 ĝis 12 cm kaj diametron de ĉ. 0,5 cm. La maturaj guŝoj ne kreviĝas. Ĉiu guŝo enhavas preskaŭ ĉiam ses ĝi ok, maksimume dekdu semojn. La milgrajna pezo varias inter 30 kaj 120 maksimume 230 gramoj. La koloro de la semoj varias inter flava, brile ruĝe bruna, kaj nigra, ankaŭ spruce kolorita. La konkave oblonga blanko hiliumo. En Hindujo ankaŭ ekzistas verdaj kaj verde makulitaj semoj.

Uzado redakti

La planto ŝatas temperaturojn ĉirkaŭ 30 °C, bonan akvoprovizon kaj loman grundon. La rizfabo ankaŭ kreskas ĉe pli malaltaj temperaturoj kaj toleras sekecon.

Oni povas uzi junajn ŝosojn, la foliojn, la freŝajn guŝojn, la freŝajn semojn kaj sekaj semojn.

Krome la rizfabo estas furaĝplanto (freŝe kaj seke)

Sistematiko redakti

La unua priskribo kiel Dolichos umbellatus okazis en la jaro 1794 en Trans. Linn. Soc., 2, 339 fare de Carl Peter Thunberg. La aktuale valora nomo estis publikigita 1968 de Jisaburō Ōi & Hiroyoshi Ōhashi en J. Jap. Bot., 44, 31. sinonimoj por Vigna umbellata (THUNB.) OHWI & H.OHASHI estas: Phaseolus calcaratus ROXB., Vigna calcarata (ROXB.) KURZ, Phaseolus pubescens BL., Phaseolus ricciardus TEN., Dolichos umbellatus THUNB., Adzukia umbellata (THUNB.) OHWI.

Vigna umbellata apartenas al la subgenro Ceratotropis en la genro Vigna.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti