Roccasecca dei Volsci
Roccasecca dei Volsci - prononco [rokaSEka dej VOLŝi], IFA okːazˈekːa dˈe͡ɪ vˈɔlʃɪ - estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Latino. Komence de 2023 en la komunumo vivis 1 043 loĝantoj sur areo de 23,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 44 loĝantoj/km². Kristana patrono estas laŭdira martiro Maksimus, kies ostojn oni hazarde trovis en la katakombo de Kaliksto en la 17-a jarcento, kaj kiel komunuma festotago fiksiĝis la tria dimanĉo de aŭgusto. Najbaras la komunumoj Amaseno, Priverno, Prossedi kaj Sonnino.
Roccasecca dei Volsci | |||||
komunumo de Italio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Latio | ||||
Provinco | LT Latino | ||||
Geografia situo | 41° 29′ N, 13° 13′ O (mapo)41.48333333333313.216666666667Koordinatoj: 41° 29′ N, 13° 13′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 376 m | ||||
Areo | 23 km² | ||||
Loĝantaro | 1043 (2023) | ||||
Loĝdenso | 44 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Amaseno (FR), Priverno, Prossedi, Sonnino | ||||
Patrono | laŭdira martiro Maksimus | ||||
Festa tago | tria dimanĉo de aŭgusto | ||||
Nomo de loĝantoj | roccaseccani | ||||
Poŝtkodo | 04010 | ||||
Imposta kodo | H444 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 059023 | ||||
Telefona prefikso | 0773 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Dum la mezepoko Roccasecca dei Volsci apartenis al la Papa Ŝtato. Ekzistas pluraj katolikaj preĝejoj: la preĝejo Ĉielenpreno de Maria, la preĝejo sankta Sebastiano, la preĝejo sankta Maria de la paco, preĝejeto sankta Rafaelo kaj preĝejo sankta kruco.