Rokeya Sakhawat Hussain

Rokeya Sakhawat Hussain (bengale রোকেয়া সাখাওয়াত হোসেন - Rokeẏā Sākhāoẏāt Hosen, naskiĝis la 9-an de decembro 1880 en Pairabondth (distrikto Rangpur), Bengalio, Brita Hindio, mortis la 9-an de decembro 1932 en Kolkato)[1] estis bengala verkistino kaj socia laboristino en la frua 20-a jarcento. Ŝi estis grava islama feministino kaj famiĝis pro ŝia lukto por la seksa egaleco.

Begum Rokeya

Biografio

redakti

Ŝia patro estis Jahiruddin Muhammad Abu Ali Haidar Saber, klera zamindar (terposedanto). Rokeya havis du fratinojn kaj tri fratojn, unu el kiuj mortis infanaĝe. La plej aĝa frato de Rokeya (Ibrahim) kaj ŝia pli maljuna fratino (Karimunnesa) ambaŭ havis enorman influon sur ŝia vivo. Karimunnesa volis studi la bengalan lingvon, kio estis la lingvo de la plimulto en Bengalio. La familio malaprobis tion ĉar multaj altklasaj islamanoj tiutempe preferis la araban kaj la persan ol siaj gepatraj lingvoj. Ibrahim instruis al Rokeya kaj al ŝia fratino Karimunnesa la anglan kaj la bengalan; ambaŭ fratinoj fariĝis verkistinoj.

Rokeya Hussain geedziĝis en 1896 kiam ŝi estis 16-jara. Ŝia edzo estis la urduo-parolanta ĥano Bahadur Sakhawat Hussain. Li daŭrigis la laboron de ŝia frato instigante ŝin lerni la bengalan kaj la anglan. Ŝi akceptis lian proponon verki en la bengala, la lingvo de la amasoj. Ŝia literatura kariero komenciĝis en 1902 per la verko Pipasa (soifo).

En 1909, Sakhawat Hussain mortis. Li instigis sian edzinon flankenmeti monon por ke ŝi povu komenci lernejon por islamaj knabinoj. Kvin monatojn post la morto de ŝia edzo, Rokeya fondis mezlernejon, kiu estis nomita "Sakhawat Memorial Girls' High School" kiel danko al ŝia edzo. Ĝi komenciĝis kun sole kvin studentoj en la urduo-parolanta areo de Bagalpur (Biharo). Post jura disputo, Rokeya Hussain devis translokigi la lernejon al la bengala Kolkato en 1911. La lernejo restis unu el la plej popularaj mezlernejoj por knabinoj en Kolkato.

Begum Rokeya ankaŭ fondis la islaman virinan asoccion Anjuman-e-Khawateen-e-Islam. Ŝi rekomendis reformon, opiniante ke bigoteco kaj troa konservativismo plejparte kaŭzis la relative malrapidan evoluon de islamanoj en Brita Hindio

Seksa egaleco

redakti
 
Monumento de Begum Rokeya en Pairabondh (Rangpur)

Por levi publikan konscion pri seksa egaleco kaj rekomendi virinan emancipiĝon, ŝi skribis multajn artikolojn, rakontojn kaj romanojn, plejparte en la bengala. Ŝi uzis humuron, ironion kaj satiron por tiri la atenton al la maljustaĵoj kiujn alkonfrontis bengalaj virinoj. Ŝi emfazis ke diskriminacio nur finiĝos se virinoj povus okupiĝi pri la karierojn kiujn ili mem elektas.

Verkaro

redakti
  • Pipasa (Soiofo)
  • Sultana's dream (La sonĝo de Sultana), grava porjunulara kaj feminisma sciencfikcio verko, pri utopia rolinversigo de viroj kaj virinoj.
  • Oborodhbashini (La Virino en Kaptiteco)
  • Motichur
  • Paddorag
  • (nefinita) Narir Adhikar (Virinaj rajtoj), eseo por la Islama Virina Asocio

Referencoj

redakti
  1. (en) Begum Rokeya Day today, The Daily Star (Bengalio), la 9-an de decembro 2013