Roko de Šemnice

(Alidirektita el Roko de Semnice)

Roko de Šemnice (ĉeĥe: Šemnická skála) (antaŭe naturmemorindaĵo Olšová vrata) estas naturmemorindaĵo en distrikto Karlovy Vary, proklamita en la jaro 1933. Ĝi troviĝas apud nordorienta rando de PPR Slavkova arbaro proksimume 1 km sudokcidente de municipo Šemnice.

Roko de Šemnice
ĉeĥe Šemnická skála
protektita areo
Roko de Šemnice en 1870
Oficiala nomo: Šemnická skála
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Municipo Šemnice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro
Situo Roko de Šemnice
 - koordinatoj 50° 13′ 46″ N 12° 58′ 10″ O / 50.22944 °N, 12.96944 °O / 50.22944; 12.96944 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 644 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 480 m s. m.
Areo 0,0841 km² (8,41 ha)
Proklamo 15-a de septembro 1933
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šemnická skála (přírodní památka)
Portalo pri Ĉeĥio

La roko estas vulkandevena, kovrita per natura miksita arbaro. Šemnic-roko estas fonolita koruso, kun krutaj rokaj deklivoj al la valo de rivero Ohře. Ĝi estas alta 641 m super marnivelo. La monto havas sian karakterizan floraron kaj belega estas promeno tra miksita arbaro.

Amplekso de la nuntempa ŝtata rezervejo estas pli ol 7 hektaroj. Sur la pinto de Šemnic-roko staras tabulo, kiu parolas pri tiu rezervejo kaj anoncas, ke en la arbaro loĝas nia plej granda strigo: gufo (latine: bubo-bubo).

El la pinto, kie estas eble ripozi, oni povas ankaŭ divers-direkten ĉirkaŭiradi - aŭ al la montareta ĉena de Doupov-montaro, aŭ al la valo de la rivero Ohře; kaj en la sama direkta malantaŭe estas vi-debla Ercmontaro.

Pluaj fotoj redakti