Roland Selmeczi [ŝelmeci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Selmeczi Roland estis hungara aktoro, voĉoaktoro.

Roland Selmeczi [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1969 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de januaro 2008 en Újhartyán.

Biografio redakti

Roland Selmeczi frekventis mezlernejon, kiam li ricevis rolon en serio en Hungara Televizio. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1993 en Budapeŝto. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Vígszínház, poste li estis liberprofesia aktoro. Post jaroj li estis membro de Teatro Petőfi (Sopron). Li aĝis 38, kiam li mortis en trafikakcidento. Li estis eksedziĝinta, li postlasis 2 gefilojn. Li estis hungaraj voĉoj ekzemple de John Travolta, Antonio Banderas, Brad Pitt.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Kútfejek - Stefán (2006)
  • Kisváros - Pilóta (1993) televizia serio
  • Angyalbőrben (1988)

Fontoj redakti