Rolf Nordenstreng
Rolf Harald Nordenstreng, naskiĝis la 4-an de februaro 1878 en Mikkeli (Sankta Mikaelo), mortis la 4-an de januaro 1964 en Upsalo, Svedio, estis esperantisto kaj svedlingva finna verkisto forte influita de rasa teoria rezonado.
Vivo
redaktiRolf Nordenstreng translokiĝis de Finnlando al Svedio je la jarcentŝanĝo en 1900 kaj iĝis sveda civitano en 1909. Liaj gepatroj estis la guberniestro kaj generalleŭtenanto Hjalmar Nordenstreng kaj Helene Jägerhorn af Spurila. Rolf Nordenstreng estis la duonfrato de la historiisto Sigurd Nordenstreng. Lia edzino Ellen Nordenstreng publikigis plurajn librojn pri florikulturo.
Kariero
redaktiNordenstreng diplomiĝis ĉe la Universitato de Helsinko en 1900, kaj en Upsalo en 1905 kaj estis ofta preleganto kaj kunlaboranto de gazetoj kaj revuoj. Li publikigis kelkajn eldonojn de tradiciaj fabeloj; interalie li skribis pri la familio Ynglinga en la libro Konungariket i havet og svenska fronkunungasagor . Li verkis eseojn kaj artikolojn en i.a. Finna Revuo, Ord och Bild, Sveda Revuo, Nova Svedio kaj taggazetoj. Nordenstreng dediĉis specialan intereson al rasaj temoj. Laŭ li, alta frunto kaj vasta cerbo estis la baza kondiĉo por riĉa evoluo de psika kaj intelekta kapablo, kaj tiuj trajtoj troviĝis nur inter "la pli altaj kaj plej altaj" rasoj[1].
En Esperanto aperis
redakti- La Homaj rasoj de la Mondo: Scienco kontraŭ superstiĉo (1935, Eldona Societo Esperanto, Malmö, eldonkvanto 2000 ekzempleroj)
|
Referencoj
redakti- ↑ Högnäs, Sten: Kusten och skogarnas folk: Om synen på svenskt och finskt lynne. Atlantis: Stockholm 1995, s. 63.