Romiaj ĝardenoj (horti en la latina) estis inspiritaj per grekaj ĝardenoj. Ornama hortikulturo alte evoluis dum la evoluado de romia civilizacio. La administrantoj de la Romia Imperio (ĉ. -100 - 500) aktive interŝanĝis informojn pri agrikulturo, hortikulturo, bredado, hidraŭliko kaj botaniko. Semoj kaj plantoj estis vaste dividataj. La Ĝardenoj de Lukulo (Horti Lucullani) sur la Pincia Monteto rande de Romo enplektis la persan ĝardenon al Eŭropo, ĉirkaŭ -60. La ĝardeno estis loko de paco kaj trankvileco, rifuĝo el urba vivo, kaj estis plene de religiaj kaj simbolaj signifoj.