Ronald POPE (1920 – 1997[1]) estis angla skulptisto kaj artisto.

Ronald Pope
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1920 (1920-08-16)
en Derbyshire
Morto 1-an de januaro 1997 (1997-01-01) (76-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Slade School of Fine Art
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
vdr

Biografio redakti

 
Skulptaĵo el kapelo de Derby Royal Infirmary. La vorto Oikoumene estas termino kiu signifas la "tuta loĝata tero". Tiu ĉi skulptaĵo nun troviĝas en Muzeo kaj artgalerio de Derby

Pope naskiĝis en 1920 kaj post siaj studoj translokiĝis al Derbyshire por labori kiel inĝeniero. li komencis en la uzino de Rolls-Royce en Derby (la tiama plej grava dunganto en la urbo). Li estis ĉe Rolls-Royce tra la tuta milito kiel ilo-faristo,[2] kie motoroj estis konstruitaj por aviadilo Spitfire. Pope lernis kaj akiris sperton pri teĥnikoj kiel veldado kaj brazado, kion li ekspluatis poste por artismaj celoj. Post la fino de la milito li iris al Londono por studi skulptadon en "Slade School of Fine Art" kun Profesoro F. McWilliam. Pope daŭrigis poste studadon de ceramiko en "Woolwich Polytechnic" kun ceramikisto Heber Matthews.[1]

Pope vivis kaj laboris kiel artisto en Melbourne, Derbyshire, el kie li ĉerpis plej multan inspiron.[1]

Artaĵoj redakti

Pope uzis diversajn materialojn por siaj artaĵoj: lignon, ŝtonon kaj metalon. Kelkaj el liaj metalaj verkoj (kaj kelkaj el ligno, ankaŭ) aspektas aŭsteraj, sed tio ŝuldiĝas al iliaj abstraktaj formoj.[1] krom skulptaĵoj, Pope ankaŭ faris pentraĵojn kaj desegnojn. Kiel artisto, Pope ricevis komisiojn el preĝejoj kaj el lokaj aŭtoritatoj kiel Hertford, kie li kreis skulptaĵon la "Kvin Episkopoj" sur tio, kio tiam nomiĝis Castle Hall[3] por celebri la 13-an jarcenton de la unua sinodo en Hertford.

Aliaj lokoj de Pope inkluzivas: Universitaton de Derby, Katedralon de Derby, kaj lernej-komisionojn kiujn li kompletigis por "Derby Moor School", "Derby School for the Deaf", "Curzon Primary" kaj "Normanton Junior" en Derby, "Abingdon High School" en Wigston,[4] arĥitektojn, privatajn kompaniojn, kaj individuojn, inkluzive la arĥitekton Sir Basil Spence.[1]

En 2008 Muzeo kaj artgalerio de Derby faris ekspozicion de liaj verkoj nomitan "Ronald Pope - Sculpture from the Museums' Collection".[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Life and Work. ronaldpope.com. Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 2011-08-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 2011-08-05.
  2. Burrows, Wayne. Ronald Pope: Sculptor. Metro.co.uk (2011).
  3. Hertford images and attractions – Part 3: 'Five Bishops' sculpture on Castle Hall. hatfield-herts.co.uk (2011).
  4. Opening of Abington Secondary School, Wigston Magna. Leicestershire Villages.com. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-13. Alirita 2011-08-05.
  5. Exhibitions archive 4. Derby City Council: Museums and galleries. Arkivita el la originalo je 2011-10-21. Alirita 2011-08-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-21. Alirita 2023-06-09.

Eksteraj ligiloj redakti