Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Sensat kaj la patrinonomo estas Vilà

Rosa Sensat i Vilà (naskiĝis la  17-an de junio 1873(nun 1873-06-17), mortis la 1-an de oktobro 1961)[1] estis kataluna instruistino. Ŝi kontribuis al la disvolviĝo de la katalunaj publikaj lernejoj dum la unua triono de la 20-a jarcento[2].

Rosa Sensat i Vilà
Persona informo
NomoRosa Sensat i Vilà
Dato de naskiĝo17-a de junio 1873
NaskiĝlokoEl MasnouMaresme
Dato de morto1-a de oktobro 1961
MortolokoBarcelono
Aĝo je morto88
Okupoj kaj profesioj
Okupoinstruisto
Geografio
ŜtatoKatalunio
Familio
Edz(in)oDavid Ferrer i Vallès [+]
InfanoÀngels Ferrer i Sensat [+]
Lingvoj
Parolata lingvohispana lingvo, kataluna lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi entreprenis studojn pri edukado en Barcelono kaj en Escuela Central de Magisterio ("Centra Lernejo de Edukado") en Madrido. Poste ŝi studis en Instituto Rousseau en Ĝenevo kaj aliaj Eŭropaj lernejoj, kie ŝi lernis pri novaj edukaj tendencoj.

En 1900 ŝi trapasis la publikajn ekzamenojn por fariĝi mastruma ĉefinstruistino en Alakanto. Tamen, ŝi edziniĝis kun David Ferrer en 1903, kaj la geedzoj translokiĝis al Barcelono. Jaron poste, naskiĝis ilia unua filino, Àngels Ferrer i Sensat.

Rosa Sensat disvastigis la novajn edukajn tendencojn, kaj en 1914 ŝi fariĝis la unua direktoro de la porknabina sekcio de Escola de Bosc de Barcelono. En 1921 ŝi estis komisiita por plani la stud-programon por Institut de Cultura i Biblioteca Popular de la Dona de Barcelono, kultura centro kreita en 1909 de Francesca Bonnemaison kiu estis la unua centro en Eŭropo speciale fokusita al kultura kaj labora edukado de virinoj[3]. Dum tiu periodo, Rosa Sensat donis kursojn kaj faris konferencojn por edukaj programoj de Mancomunitat de Catalunya, en someraj lernejoj, kaj ankaŭ en Institut de Cultura i Biblioteca Popular de la Dona. Ŝi ankaŭ partoprenis en pluraj internaciaj konferencoj pri edukado, kiel la 1-a nacia konferenco pri primara edukado (Barcelono, 1909), la 3-a internacia konferenco pri Enseignement Ménager (Parizo, 1922), kaj la konferenco pri Écoles Nouvelles (Nico, 1932).

Sensat konservis la postenon de ĉefmastro de Escola de Bosc ĝis 1930, kiam ŝi fariĝis direktoro de Grup Escolar Milà i Fontanals de Barcelono. Grave afektita de la Hispana Enlanda Milito kaj ties sekvoj, ŝi retiriĝis en 1939.

Grupo da instruistoj kreis la Escola de Mestres Rosa Sensat ("Instruista Lernejo Rosa Sensat") en 1955, kiel agnoskon al la laboro de Rosa Sensat koncerne la disvastiĝon de novaj edukaj tendencoj kaj al ŝia kompetento mastrumi lernejojn.

Referencoj redakti

  1. Xarxa Vives d'Universitats. Rosa Sensat Vilà. Diccionari Biogràfic de Dones. Alirita marto 16, 2014.
  2. Rosa Sensat i Vilà: una ciència de la vida en una escola com la llar. Institut Català de les Dones. Alirita marto 16, 2014.
  3. Segura Soriano, Isabel. La biblioteca popular Francesca Bonnemaison. Generalitat de Catalunya.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rosa Sensat en la angla Vikipedio.