Rotondo Naskiĝo de Maria (Kissikátor)
Kissikátor
Rotondo Naskiĝo de Maria estas Monumento historia en ekstera parto de vilaĝo Kissikátor [kiŝikAtor], sur monteto.
Rotondo de Kissikátor | |
---|---|
Rotondo Naskiĝo de Maria en Kissikátor
| |
filial church • round church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kissikátor |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence romaniko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiOni konjektas, ke la rotondo konstruiĝis en la 12-a jarcento, sola fakto estas arĝenta ilo kun surskribo 1312. Oni rekonstruis ĝin en 1764, tiutempe oni pentris la plafonon. En 2000 la rotondo plene renoviĝis.
Konstruaĵo
redaktiLa rotondo situas ankaŭ nun en la tombejo. La konstruaĵo ne estas perfekta rondo. Sur la muro restis la originaj mezepokaj fenestroj. La tegmento estas konuso, sed plej supre estas ligna sonorilostablo. La altara bildo prezentas naskiĝon de Sankta Maria. Menciindas la pentrita ligna plafono.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [1][rompita ligilo] hungare
- hungare kun fotoj
-
Vido al la rotondo
-
Enirejo de la rotondo