Rozália Biró

hungara politikisto

Rozália Biró, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Biró Rozália Ibolya estas rumania hungara ekonomikisto, politikisto.

Rozália Biró
Rozália Biró
Rozália Biró
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1965 (1965-05-13) (58-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Rozália Biró[1] naskiĝis la  13-an de majo 1965(nun 1965-05-13) en Târgu Mureş.

Biografio redakti

Rozália Biró apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi akiris ekonomikan diplomon en Universitato Babeş-Bolyai en 1989. Post la diplomo ŝi estis vicinstruito jaron en la universitato. Ŝi ekloĝis en Oradea en 1990, kie ŝi laboris kaj gvidis plurajn komercajn firmaojn. Ekde 1991 ŝi iĝis membro de la Demokrata Alianco de Hungaroj en Rumanio (komprenu kiel partio). Inter 2001 kaj 2012 ŝi estis vicurbestro de Oradea, kie ŝi kunordigis la ekonomian agadon, inter 2012 kaj 2016 ŝi estis rumania senatano. Ŝi estis edziniĝinta kaj naskis dufoje. Ŝi ricevis premion en 2010.

Fontoj redakti

Referencoj redakti