Roztocka Pastilj, ukraine Розтоцька Пастіль, hungare Felsőpásztély [felŝOpAstEj] estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Velikij Bereznij.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Roztocka Pastilj situas laŭ flankovojoj ĉe kunfluejo de 2 rojoj. Velikij Bereznij kun stacidomo) troviĝas je 8, Uĵhorodo je 50 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1588 en formo Rosztoka Pasztély. En 1903 la tiama Felsőrosztoka ŝanĝiĝis al Felsőpásztély. En 1910 vivis tie 361 loĝantoj, (356 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Alsópásztély apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Roztocka Pastilj/Felsőpásztély. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti